Top 10 similar words or synonyms for egalstatigis

ariette    0.865929

profildono    0.853289

malvolvado    0.847901

    0.843230

diskantduono    0.836350

ohv    0.833086

voltido    0.832132

dtb    0.831337

cfd    0.830736

parodiado    0.827678

Top 30 analogous words or synonyms for egalstatigis

Article Example
Juventus FC Por multaj ludistoj estis la lasta matĉo kun blankanigra trikoto: Tardelli, Rossi, Boniek kaj postan jaron okazis totala renovaĵo. Alvenis la avanuloj Aldo Serena kaj Michael Laudrup, la halfoj Massimo Mauro kaj Lionello Manfredonia. La komenco de la piedpilka jaro estis entuziasma. Juventus gajnis unuajn ok matĉojn kaj finis la unuan rondbatalon unua kun avantaĝo je 6 poentoj de Napoli kaj 8 de Roma. Intertempe Juventus ludis en Tokjo por la Interkontinenta Pokalo kontraŭ Argentinos Juniors. Je la komenco de dua duontempo Ereros markis por la argentinoj kaj post ok minutoj Platini egalstatigis per punŝoto, tuj post denove Platini markis per belega golo sed la arbitro nuligis la golon por ofsajdo de Brio, ankoraŭ la argentinoj markis sed je 8 minutoj de la fino Laudrup egalstatigis ankoraŭ. La rezulto ne ŝanĝis poste, ĝis la fino de la ekstertempoj. Granda performanco, dum la decidaj punŝotoj, de la golulo Tacconi, kiu paratis du punŝotojn al la kontraŭuloj, gajnigis unuafoje la pokalon al Juventus.
Juventus FC La ĉampionado 2000-01 estis longa kaj sensukcesa postsekvo al Roma. Juventus, kiu foriĝis baldaŭ de la Ĉampiona Ligo fare de Panathinaikos, lasis sian lastan eblecon atingi Roma post la egalstato en la rekta matĉo en Torino, je la 29a ludtago. Juventus markis dufoje dum la unuaj 6 minutoj sed je 10 minutoj de la fino Nakata markis golon por Roma kiu egalstatigis, dum rekuperaj minutoj, per avanulo Montella, danke al eraro de golulo Van der Saar. Je la fino de la piedpilka jaro Ancelotti forlasis Juventus kaj sur la benko de Juventus revenis, post du jaroj, Marcello Lippi. Alia granda ludisto, Zinedine Zidane foriris por aliĝi al Real Madrid. Alvenis tamen tri granduloj la ceĥa halfo Pavel Nedved de Lazio, la franca karierulo Lilian Thuram el Parma kaj same el Parma la golisto Gianluigi Buffon.
Juventus FC La jaro 1995-96 komencis malbone en la Ĉampionado kie Milan antaŭeniĝis tuj kaj akiris avantaĝon da 6 poentoj je la fino de la unua rondbatalo. La streĉoj de Juventus ne sufiĉis por rekuperi sed la menso de Juventus estis koncentrita sur la Ĉampiona Pokalo kie la vojo de Juventus alvenis ĝis la finalo en Romo. La kontraŭulo estis denove Ajax, kiel en 1973. Ĉifoje tamen Ravanelli markis tuj por Juventus, sed Ajax egalstatigis ĉe la fino de la unua duontempo. Juventus ludis plibone ol Ajax sed golo ne venis plu eĉ en la ekstertempoj. La punŝotoj estis tial decidigaj kaj la golulo Peruzzi paratis du, gajnigante duafoje la pokalon al blankanigra teamo. La somero de 1997 portis al Torino kvari novajn grandulojn, la avanuloj Alen Boksic kaj Christian Vieri, la halfo Zinedine Zidane kaj la arierulo Paolo Montero sed du aliaj avanuloj lasis Juventus, Fabrizio Ravanelli kaj Gianluca Vialli kiu ambaŭ iris al Anglio. Tiu jaro la ĉampionado estis sendisputa, Juventus gajnis ĝin kun du matĉoj ankoraŭ ludendaj. Sed la vojo en Ĉampiona Pokalo estis nekredeble senmalgajna: 8 venkoj, 2 egalstatoj el 10 matĉoj. La finalo okazis en Munkeno: Juventus komencis ludante bonege sed subite Borussia Dortmund markis du golojn en kvin minutoj kaj je la fino de la unua tempo Borussia antaŭis 2-0. Del Piero je la komenco de dua tempo markis 2-1 sed Borussia markis ankoraŭ tuj poste fare de Ricken kaj alian finalon Juventus malgajnis.
Juventus FC Dum la somero de 1976 tri homoj alvenis al Juventus de la urbo Milano: de Inter venis la avanulo Boninsegna (kiu anstataŭigis Anastasi), de Milan venis la halfo Benetti kaj la nova trejnisto, Giovanni Trapattoni. La ĉampionado komencis tuj bonege por Juventus kiu gajnis sinsekve la unuajn sep matĉojn . La vico estis interrompita de malgajno kontraŭ Torino kiu preterpasis Juventus sed la kuro de Juventus ne finiĝis kaj je la fino del la unua rondabatalo estis unua egalmerite kun Torino, akirinte 25 poentoj de 30 disponeblaj. La dua rondbatale ne malrapidigis Juventus kiu post kapĉekapa lukto finis la ĉampionadon unua antaŭ Torino je 1 poento. Estis rekorda ĉampionado por blankanigranoj, 2 malgajnoj, 5 egalstatoj kaj 23 gajnoj. Sed tiu jaro estis historia por Juventus por alia kialo: unuafoje, post duobla finalo kontraŭ Athletic Bilbao, Juventus gajnis europan pokalon: UEFA Pokalon. Dum la unua matĉo en Torino Juventus gajnis pro golo de Marco Tardelli, dum la dua matĉo Bettega avantaĝigis Juventus je la sepa minuto, tuj poste Irureta egalstatigis. Dum la finaj minutoj Carlos avantaĝigis Athletic Bilbao sed 2-1 estis la fina rezulto kaj Juventus, markinte pli da goloj eksterhejme, gajnis la pokalon.
Juventus FC La posta ĉampionado komencis per venko 7-0 kontraŭ Ascoli kaj la ĉampionado daŭris kun la Juventus sendispute unua ĝis la 21a ludtago kiam Juventus alfrontis Torino. Je la deka minuto de la dua duontempo Selvaggi markis por Torino, ŝajnigante ke la supereco de Juventus povas esti disputata sed post 10 minutoj Platini egalstatigis kaj post plu dek minutoj ankoraŭ Platini markis donante la venkon al Juventus kiu venkos fine de la ĉampionado sian 21a venkoŝildon. Sed tiu piedpilka jaro vidis grandan triunfon por Juventus kiu duafoje gajnis europan pokalon. Post senmalvenka vojo, Juventus venkis Porto dum la finalo de Bazelo 2-1 per goloj de Vignola kaj Boniek kaj gajnis unafoje la Pokalvenkistan Pokalon. Alia granda ludisto forlasis Juventus tiusomere, Claudio Gentile, kiu iris al Fiorentina. La ĉampionado 1984-85 estis senbrila kaj la fina loko estis delude kvina sed alian grandan celon havis Juventus: la sukceso en Ĉampiona Pokalo. La vojo de Juventus estis denove bonega kaj la teamo atingis la finalon en kiu trovis Liverpool kiun Juventus estis venkinta dumvintre en Torino 2-0 gajnante unuafoje la Europa Superpokalo. La loko de la finalo estis Bruselo kaj la atendado estis granda ankaŭ ĉar por multaj juventaj ludistoj povus esti la lasta ebleco por gajni tiun trofeon. Unu horo kaj duono de la matĉo pro kialoj neniam klarigitaj grupo de anglaj zelotoj superpasas barieron kiu dividas ilin de la italaj kaj atakas grupon de italoj. La pacaj zelotoj teruriĝintaj retropaŝis premante la aliaj zelotoj malantaŭ ili kontraŭ la murojn kiuj limitis la alia ekstremaĵo de la sektoro. Estiĝis terura kunpremo kaj la falintoj estis surtretitaj de la panikiĝanta homamaso. La rezulto estis tragedio. 39 uloj mortiĝis tiuvespere. Malgraŭ la dramaj okazoj UEFA petis ke la matĉo okazos kaj Juventus kaj Liverpool ludis la finalon. Juventus gajnis la Pokalon venkante 1-0. Por la respondecoj de juventaj zelotoj Juventus estis ekskludita de la europaj pokaloj de la venonta jaro.