Top 10 similar words or synonyms for dicky

joneberhart    0.925453

lieske    0.920579

snooky    0.920565

spanky    0.916201

markrees    0.914172

satotoshio    0.913847

rambaut    0.912978

sibthorpe    0.910476

emonds    0.910391

pettengill    0.910269

Top 30 analogous words or synonyms for dicky

Article Example
Los Chalchaleros Membroj estis Juan Carlos Saravia, Eduardo Polo Román, Ricardo Francisco Figueroa ("Pancho") kaj Facundo Saravia. Iamaj membroj estis Víctor Zambrano ("Cocho"), Carlos Franco Sosa, Aldo Saravia, José Antonio Saravia Toledo, Ricardo Federico Dávalos ("Dicky") kaj Ernesto Cabeza.
Count Basie Orchestra Per la eniro de Sweets Edison, Dicky Wells (1938) kaj la anstataŭo de Lester Young kaj Herschel Evans per Buddy Tate (1939) kaj Don Byas la bando ja povis pluteni sian kvaliton; la instrumentistaro de la bando de Basie de la jaro 1939 por multaj ĵazkritikistoj validas tamen kiel ĝia kulmino – la sonregistraĵoj por Columbia, Vocalion und Okeh sekvantaj tiujn por Decca en la fruaj kvardekaj jaroj malkaŝis ofte „rutinon de ripetfrazoj, konvenciajn harmoniojn kaj tro formalajn ŝablonojn.“
Count Basie Orchestra La kvalito de la muzikistoj pliboniĝis; Chu Berry, Benny Morton, Dicky Wells kaj Harry Sweets Edison dum la paso de ĉi tiuj jaroj eniĝis en la bandon; brilaj trumpetistoj kiel Emmett Berry, Al Killian, Joe Newman, Snooky Young, Clark Terry kaj Thad Jones finfine kompletigis la bandon. Februaron de 1939 "Basie Orchestra" unuafoje sonregistris por diskedonejo Columbia; partensemblo estis Kansas City Seven "(Lester Leaps In)," kiun formis Basie fine de 1939. Saman jaron la orkestro unuafoje prezentis en koncertejo Carnegie Hall, en 1940 je Apollo Theater dum spontankoncerto kun Harry James, Coleman Hawkins, Benny Goodman kaj Gene Krupa.
Count Basie Orchestra Pro la ekpartopreno de Usono je la Dua Mondmilito la bando de Basie perdis gravajn membrojn, frapinstrumentisto Jo Jones kaj tenorsaksofonisto Lester Young eksiĝis; anstataŭe venis Buddy Rich, Jay Jay Johnson (1945), Dicky Wells (1947-52) kaj diversaj saksofonistoj kiel Illinois Jacquet, Lucky Thompson kaj mallongtempe Paul Gonsalves. Laŭ opinio de Gunther Schuller per la eksiĝo de Jo Jones la milda kaj kvieta stilo de la bando perdiĝis; liaj anstataŭantoj kiel Sonny Payne, „frapis konsiderinde pli laŭtaj kaj kreis anstataŭe pli malmildan, pli brilan latunblovan sonon“. Aldoniĝis la striko de la sindikatoj kontraŭ la sondisko-industrio ekde 1942 ĝis 1944, kiu finance minacis la orkestron de Count Basie kiel ankaŭ ĉiujn bandegojn en Usono; kaj malgraŭ novaj soloistoj kiel Wardell Gray Basie estis devigata malfondi la bandon en 1948 mallongtempe, ĝis kiam li refondis ĝin en 1949 "(Shoutin’ Blues)."
Kansas City Six La 27-an de septembro 1938 en Novjorko ekestis „Countless Blues“, „Them There Eyes“, „Pagin´ The Devil“, „Want A Little Girl“ kaj „Way Down Yonder in New Orleans“. Dum prezentado en Carnegie Hall decembron de 1938 ankaŭ kunmuzikis gitaristo Leonard Ware. La 24-an de decembro 1939 je la koncertoj nome "Spiritual To Swing" ekestis kune kun Charlie Christian „Good Morning Blues“, „Way Down Yonder..“ kaj „Pagin´ The Devil“. Count Basie, kiu alikaze ne kunludis pro kontraktaj kialoj, kunlaboris je „Destination K.C.“ kun "Kansas City Seven" kaj je „Lester Leaps Again“ kun "Kansas City Five". La 28-an de marto 1944 Gabler produktis lastan sonregistraĵon dum la tempo de la reveno de Lester Young en la bandon de Basie; ekestis de Kansas City Six la titoloj „I Got Rhythm“, „Four O´Clock Drag“, „Three little Words“ kaj „Jo-Jo“ de Joe Bushkin, kiu direktis la sonregistradon kaj liveris la aranĝaĵojn; ĉe-foje kunludis Lester Young kun Bill Coleman, Dicky Wells, John Simmons, Bushkin kaj Jo Jones. Lasta sonregistra dato estis la 7-a de majo 1945 por la titoloj „I'm In The Mood For Love“ kaj „Sugar Hips“.
Count Basie Plurajn jarojn juna Bill Basie, kiel li tiam estis nomata, vagadis tra la varieteo kiel solisto, je la flanko de blusokantistoj, ekz. Gonzelle White kaj teatrogrupoj (T.O.B.A). En 1928 li aliĝis al „Blue Devils“ Walter Page, kaj en la sekva jaro li fariĝis aranĝisto kaj dua pianisto de la Bennie-Moten-Bando en Kansasurbo (Misurio). En 1933 la muzikistoj de la bando de Moten voĉdonis pri la bandestro kaj elektis Basie-on. En 1933 li fondis kune kun la „perfidintoj de Moten“ sian propran bandon "Count Basie and His Cherry Blossom Orchestra" (laŭ la samnoma klubejo en la iama "Eblon Theatre"). Moten plue havis propran bandon. Tamen la bando de Basie fariĝis pli kaj pli malgranda, ĝis kiam restis nur Jo Jones kaj li mem. En 1935 Basie denove ludis ĉe Moten. Post la morto de Moten en 1935 Basie forlasis la bandon, kunmetis sian propran kaj komencis sian karieron kiel „Count Basie“. Januaron de 1937 ekestis unuaj sonregistraĵoj de Basie je propra nomo - pro kontraktaj kialoj por diskeldonejo Columbia sub la nomo "„Jones Smith Inc.“". Lia propra ĵazbandego, kiu konsistis plejparte el muzikistoj de Moten, dum la sekvaj jaroj (ekde 1938) rapide populariĝis per siaj furoraĵoj surdiskigitaj je Decca, OkeH, Vocalion kaj Columbia; ĝia unua furoraĵo estis en 1937 "„One O’Clock Jump“". La materialo de ĉi tiu unua bando de Basie konsistis plejparte el parkeraj aranĝoj de blustemoj. La unuajn aranĝojn kontribuis Eddie Durham ("„Topsy“", "„John’s Idea“"), kiu komencis per tio evoluigi apartan Basie-stilon. Al la bando apartenis i. a. Lester Young kaj Herschel Evans (ts), Earle Warren (as), Buck Clayton kaj Harry Sweets Edison (tp), Dicky Wells (tb), Freddie Green (git), Walter Page (b) kaj Jo Jones (dr). Duoblaj koncertoj kaj ĵazbandegaj konkursoj estis ege demandataj dum la 1930-aj resp. komence de la 1940-aj jaroj. Fama ĵazbandega konkurso okazis poste la saman tagon de la koncerto de Bennie Goodman en "Carnegie Hall" je la 16-a de januaro 1938 en "Savoy Ballroom" inter la orkestroj de Basie kaj Chick Webb (Basie ludis tiun vesperon 2 koncertojn), el kiu Basie kun sia bando elpaŝis kiel venkinto. Karakteriza estis la bandega stilo de la Basie-bandoj, kiu distingiĝis per tre tradicikonscia kaj lige orientita je la radikoj de ĵazo (bluso, bugio) ludmaniero de la svingmuziko. La respektivaj ritmosekcioj estis famaj pro sia eksterordinaraj kvalito kaj precizeco (la nomo "All American Rhythm Section" de Paul Whiteman por la ritmogrupo de "Old Testament Band" el Basie, Freddie Green, Jo Jones kaj Walter Page daŭre restis). Al sia pianostilo Basie restis fidela laŭ sia tradicio kiel spektaklopianisto, zorgante improvizan, ŝpareman solvon, kiu ĉiam servis al la ensemblo. Nur malofte li prezentis virtuozan soloon. Pro ekonomiaj kaŭzoj Basie devis malfondi sian bandegon fine de 1949. Li anstataŭis ĝin komence en 1950 per sepopo. En ĉi tiu li ludis kun trumpetisto Clark Terry, saksofonisto Charlie Rouse, klarnetisto Buddy DeFranco, gitaristo Freddie Green, basisto Jimmy Lewis kaj frapinstrumentisto Gus Johnson. La bandega erao iom post iom finiĝis, tamen Basie formis en 1952 novan bandon, la „New Testament Band“ kun Marshall Royal (as) kiel koncertmajstro, Eddie Lockjaw Davis (ts), Joe Newman (tr) kaj Paul Quinichette (ts). Danke al novaj aranĝistoj kaj ĵazfamuloj kiel Thad Jones (tp), Frank Wess kaj Frank Foster (ts) ('The two Franks') kaj Henry Coker (tb) al li sukceesi kun la nova grupo grandioza reveno. La fleksema sono kun blokecaj ensemblopasaĵoj estis tipa por la pli malfrua bando. La frua kaj iam sukcesa sono de la kansasurba ĵazo en 1949 ne plu atingis la publikon. Ekzemplon por ĉi tiu frua sono donas la spontankoncerto dum la koncerto de Bennie Goodman je Carnegie Hall en 1938. Ĝi estas laŭ kvalito ne aparte elstara. Gunther Schuller priskribas pluan diferencon: „La frua Basie-bando ŝvebis sur la ritmogrupo, la nova radikis en ĝi.“ Basie gardis tamen sian postulon al la muzikistoj: „Mi volas, ke ĉi tiuj kvar trumpetoj kaj tri trombonojn vere kaptas. Sed kun tiom da gusto kaj sento, kiom faris la tri latunblovistoj, kiujn mi havis en Kansasurbo …“