Top 10 similar words or synonyms for dave

gerry    0.918737

billy    0.916706

barney    0.915494

kenny    0.913951

pat    0.912683

steve    0.912680

herbie    0.912106

eddie    0.911758

terry    0.910015

sonny    0.909253

Top 30 analogous words or synonyms for dave

Article Example
Dave Brubeck Brubeck komponis ĵazo-normkantojn kiel „In Your Own Sweet Way“ aŭ „The Duke“. Kelkaj el liaj pecoj staras en malkutimaj taktspecoj: „Pick Up Sticks“ en 6/4, „Unsquare Dance“ en 7/4, kaj „Blue Rondo A La Turk“ en 9/8. Ĉi tiuj eksperimentoj jam komencis sur la bieno de liaj gepatroj en malgranda urbo en la okcidento de Usono, kie li provis fari muzikon pri la malparaj ritmoj, kiujn generis la diversaj maŝinoj; lia longjara muzika kunulo Paul Desmond verksi la certe plej faman pecon de la Dave-Brubeck-kvarteto, „Take Five“ en 5/4-takto. Krome li ankaŭ okupiĝis pri la verkoj de la tria fluo kaj aliaj elspeze strukturitaj komponaĵoj. Krom simfoniaj kaj ĉambromuzikaj verkoj, ekz. por la arĉkvarteto Brodsky Quartet, li ankaŭ komponis oratoriojn, baletmuzikaĵojn kaj sakralan muzikon ("To Hope! A Celebration").
Dave Brubeck Dave Brubeck ricevis en 1996 dum tutmonde transsendata spektaklo de Grammy Award la honorpremion por sia vivoverkaro. Krome li ricevis dum sia vivo pluajn honoradojn, inter ili stelon sur „Holivuda Paŝejo de Famo“, honordoktorigojn de ses usonaj universitatoj, honortitolon de Universitato je Nottingham (Anglujo), honordoktorigon de Universitato de Friburgo (Svisujo) kaj la honordoktorigon de Universitato je Duisburg. En 1994 donacis al li Bill Clinton la Nacian Medalon pri Artoj. Per fondado de la „Brubeck Institute“, kiu engaĝiĝas por la disvastigo de modernaj muzikstiloj, University of the Pacific honoras la nomdonanton Dave Brubeck. Decembron 2009 prezidanto Barack Obama donacis al Brubeck la premion de Kennedy Center en Vaŝingtono.
Dave Schildkraut La ludo de Schildkraut estis flua kaj eleganta ĝis brila kaj orientiĝis je la bibopstilo. En senvida testo de Down Beat per lia soloo sur "Solar" Charles Mingus intermiksis lin eĉ kun Charlie Parker.
Dave Amram Amram, kuzo de Otto Klemperer, ludis komence pianon kaj trumpeton, transiris tamen al korno jam kiel dekkelkjarulo, kiam la familio transloĝiĝis al Vaŝingtono. Ĝis 1948 li vizitis la konservatorion Oberlin College, por studi sekve je la Universitato George Washington. Dum sia studotempo li muzikis kiel kornisto en la "National Symphony Orchestra". Ekde 1953 li estis kun la armea simfoniorkestro en Eŭropo, kie li restis post sia militservo por ludi en Frankfurto ĉe Majno kun Attila Zoller, Jutta Hipp kaj Albert Mangelsdorff kaj surdiskigi en Parizo kun Bobby Jaspar, Henri Renaud kaj Lionel Hampton. Reveninte en Usonon li prezentis kun Charles Mingus, Oscar Pettiford, Sonny Rollins kaj Thelonious Monk. Inter 1956 kaj 1960 li direktis propran ĵazbandeton, kiu en 1957 prezentis kun poeto Jack Kerouac. En 1977 li apartenis al tiuj ĵazmuzikistoj, kiuj same kiel Dizzy Gillespie, Earl Hines und Stan Getz malgraŭ interveno de la usona ministrejo por eksteraj aferoj prezentis en Havano. Albumoj kiel „Havanna/ New York“ (1977) aŭ „Latin Jazz Celebration“ (1983) montras lian intereson pri la renkonto de usonaj kaj kubaj muzikistoj kiel Paquito D'Rivera.
Dave Black Dave Black (vere: "David John Black"; naskiĝis la 23-an de januaro 1928 en Filadelfio; mortis la 4-an de decembro 2006 je Alameda en Kalifornio) estis usona frapinstrumentisto de svingo kaj de diksilando.