Top 10 similar words or synonyms for damião

paços    0.911436

mós    0.910732

paradela    0.908809

lordelo    0.905486

oleiros    0.903842

olímpio    0.898061

besteiros    0.897626

bispo    0.895981

pinhel    0.894038

lanhoso    0.893346

Top 30 analogous words or synonyms for damião

Article Example
Damião de Góis Damião de Góis (1502-1574) estis portugala humanisto, filozofo, diplomato kaj historiisto. Lia nomo vekas grandan intereson pro la publikigita verkaro, fakte, lia figuro akiris grandan internacian projekcion, parte pro la kunvivado kaj amikeco kiun li dediĉis al Erasmo de Roterdamo, ĉefe dum la lastaj jaroj de la humanisto.
Damião de Góis Li estis filo de la portugala fiskala administranto Rui Dias de Góis kaj lia kvara edzino Isabel Gomes de Limi, pripatra nepino de Nikolao Limi, flandra nobelulo kiu establiĝis en Portugalio. Pro ekonomiaj malfacilaĵoj , Rui Dias enkondukis siajn filojn serve de la portugala kortego, iom poste, en la 30-a de novembro 1513 li mortis. Oni scias ke la reĝo Emanuelo la 1-a forte zorgis pri la edukado de la infanoj kiuj staris serve de la kortego. Efektive, tie Damiano studis gramatikon, muzikon kaj la latinan. Verdire, la studo pri la latina ekis tuj dum la infanjaro; kiam iu adoleskulo inter 14 kaj 15 jaroj eniras en la universitato, li jam devas scii legi kaj paroli en la latina.
Damião de Góis El Lubeko, Damiano de Góis havis malfeliĉan ideon iom devii la propran vojon kaj iri al Wittenberg por konatiĝi kun la heroldoj de la reformacio, nome, Lutero kaj Melanktono, kun kiu li vespermanĝis en la 3-a de aprilo 1531. Iom antaŭe, li partoprenis en prediko far Lutero, kiun li ne komprenis pro tio ke ĝi estis en la germana lingvo, escepte de kelkaj latinaj citaĵoj. Dum kelkaj horoj li konversaciis kun ambaŭ pri la reformo. Melanktono invitis lin al sia hejmo por montri al Damiano kiel malriĉe li vivis, kaj tion Damiano konstatis. Li restis du kompletajn tagojn en Wittenberg kaj marde, en la 5-a de aprilo 1531 li foriris al Poznano, kaj el tie al Krakovo. El Krakovo li iris al Dancigo, kie li restis kelkajn monatojn. Tie li estis, kiam en Marienwerder, li renkontis Paŭlo Speratus (1484-1551), evangelia episkopo de Pomeranio, kiu en la sekva tago (la 12-a de septembro 1531) sendis al li amikan bileton. En Dancigo li forte ekamikiĝis al la episkopo de Upsalo Johannes Magnus Gothus (1488-1544) kaj lia frato Olaus Magnus (1490-1557).
Damião de Góis El la roterdama humanisto, Góis ricevis naŭ leterojn, kiuj meritas iom da atento. Poste, la temoj elektitaj de Damiano por liaj publikaĵoj, nome, La Etiopo kaj ties Kristanismo, krom la situacio de la sameoj, estis tre aktualaj kaj vekis la intereson de la tuta Eŭropo, tiel kiel atestas la tiamaj reproduktaĵoj kaj tradukaĵoj. Kun enciklopedia penso, li estis unu el la plej kritikaj figuroj de sia epoko, vera unuiga ligilo inter Portugalio kaj la klera Eŭropo de la 16-a jarcento.
Damião de Góis Liaj konoj pri muziko estis tre profundaj, kiel elmontras kelkaj komponaĵoj kiuj venis ĝis niaepoke.