Top 10 similar words or synonyms for cozy

mostly    0.913754

arnett    0.910800

sledge    0.910331

grenadier    0.909113

arvell    0.907576

connors    0.907366

andie    0.906457

paltrow    0.905702

gwyneth    0.905457

debrest    0.905231

Top 30 analogous words or synonyms for cozy

Your secret weapon. Online courses as low as $11.99

Article Example
Cozy Cole Li validas krom Gene Krupa kiel ĉefa sving-frapinstrumentisto, estis tamen tre multflanka kaj laŭ Joachim Ernst Berendt majstro de l' „neŝancelebla pulso“. Siajn unuajn prezentadojn li havis en 1928 ĉe Wilbur Sweatman. En 1930 li ludis en la bando "Red Hot Peppers" de Jelly Roll Morton (de tio ankaŭ konserviĝis frapinstrumentsoloa registraĵo: "Load of Cole"). De 1931 ĝis 1933 li ludis kun Blanche Calloway, de 1933 ĝis 1934 kun Benny Carter, 1935 ĝis 1936 kun Willie Bryant kaj de 1936 ĝis 1938 kun violonisto Stuff Smith. Ekde 1938 ĝis 1942 li estis ĉe Cab Calloway kaj ekde 1942 ĝis 1945 ĉe Raymond Scott. Krome li studis ĉe konservatorio Julliard School en Novjorko pianon, klarneton, vibrafonon kaj timballudon (ĉe Saul Goodman de la Novjorka Filharmonio). En 1945 li akompanis i. a. Carmen Jones ĉe Brodvejo, ludis tamen ankaŭ kun Benny Goodman kaj ekde 1949 ĝis 1954 kun Louis Armstrong, kiun li akompanis je ties vojaĝoj tra Eŭropo en 1949 kaj 1952. En 1954 li fondis kune kun Gene Krupa frapinstrument-lernejon en Novjorko. Krom sia instrulaboro li tamen ankaŭ prezentis en la 1950-aj jaroj en „Metropole Cafe“ kaj ludis en 1957 kun Jack Teagarden kaj Earl Hines dum ilia vojaĝo tra Eŭropo. Dum la 1960-aj jaroj li koncertvojaĝis kun propra bandeto, en la 1970-aj jaroj kun Cab Calloway kaj Benny Carter. En 1981 li mortis pro kancero.
Cozy Cole Li aperas ankaŭ en la dokumenta filmo "After Hours" el 1961 de Shephard Traube (kune kun Roy Eldridge, Coleman Hawkins k. a.)
Cozy Cole Lia ankoraŭ hodiaŭ sentebla influo eĉ sur nuntempaj rok-frapinstrumentistoj evidentiĝas ekzemple per tio, ke Cozy Powell nomiĝis laŭ sia modelulo.
Cozy Cole Cole estas videbla kaj aŭdebla en kelkaj filmoj ĝis en la 1950-aj jaroj. Aŭdebla li estas en la filmo "The Strip" el 1951 (reĝio Laszlo Kardos), en kiu Mickey Rooney rolas la frapinstrumentiston de la bando de Louis Armstrong. En la filmo "Glenn Miller Story" (reĝio Anthony Mann) el 1953 li ludas konkurse kun Gene Krupa.
Cozy Cole William Randolph COLE, nomita Cozy Cole, (* 17-an de oktobro 1906 en East Orange en Nov-Ĵerzejo; † 29-an de januaro 1981 en Columbus, Ohio), estis gvida svingo-frapinstrumentisto.
Cozy Cole Per "Topsy II" (je kio li ludas longan soloon) li lanĉis furoraĵon, kiu en 1958 atingis rangon 3 en la ranglisto "Billboard 100 Charts" pri popmuziko kaj vendiĝis pli ol milionoble. Topsy origine estis unuaranga ritmenblusa furoraĵo de Benny Goodman el la jaro 1938. Per la unua parto de "Topsy" same kiel la posteaĵo "Turvy" li ankoraŭ atingis rangon 27 resp. 36.
Continental Records Ĝi publikigis ekde 1944 sonregistraĵojn inter alie de Louis Armstrong, Slam Stewart, Cozy Cole, Hot Lips Page, Hank Jones, Leonard Feather, Mary Osborne/Mary Lou Williams Girl Stars, J. C. Heard & His Cafe Society Orchestra kaj de juna Sarah Vaughan kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie.
Summertime Ekestis multnombro da transstilaj novversioj. Ekz. Billie Holiday surdiskigis "Summertime" la 10-an de julio 1936 kun Bunny Berigan (trumpeto), Artie Shaw (klarneto), Joe Bushkin (piano), Dick McDonough (gitaro), Pete Peterson (kontrabaso) kaj Cozy Cole (frapinstrumentaro). Holiday transbordigas per sia ĵaza voĉo preskaŭ la kompletan originalan melodion. Paul Robeson sekvis la 14-an de januaro 1938, poste la 21-an de oktobro 1938 Bob Crosby kun sia orkestro.
Blanche Calloway Blanche Calloway estis la pli aĝa fratino de kantisto kaj bandestro Cab Calloway. Ŝi studis muzikon ĉe Ŝtata Altlernejo Morgan, kiun ŝi forlasis en 1923, por aliĝi al muzikensemblo. Ŝi surdiskigis ekde meze de la1920-aj jaroj ĝis 1935 kun aro da ensembloj. En 1931 ŝi konkurencis kun Andy Kirk pri la estrado de lia bando kaj formis poste sian bandon „Blanche Calloway and Her Joy Boys“, en kiu kunmuzikis ekzemple Clarence Smith, Ben Webster, Clyde Hart, Cozy Cole same kiel Mary Lou Williams. Kune kun la orkestroj de Kirk kaj Moten ŝi entreprenis en 1931 kun sia bando koncertvojaĝon tra la ŝtatoj ĉe la usonaj okcidenta marbordo. La bando, kiu ankaŭ devis surdiskigi sub la nomo "Fred Armstrong and His Syncopators", estis dum kelka tempo tre sukcesa; Cozy Cole, kiu restis du kaj duono jarojn ĉe Calloway, taksis la bandon tiam kiel „grandioza“. Ŝi perdis muzikistojn al la bando de Moten kaj devis malfondi sian orkestron en la jaro 1938; ŝi plulaboris kiel solomuzikisto, poste kun bando en la Teatro Howarden Vaŝingtono. Ekde la 1950-aj ĝis en la 1970-aj jaroj ŝi laboris kiel mastrumanto por kantistino Ruth Brown, kiel diskludisto kaj pli malfrue kiel programmdirektisto de radiostacio WMBM en Florido.
Louis Armstrong Tiu grupo estis nomita "Louis Armstrong and his All Stars" (L.A. kaj ĉiuj siaj steluloj) kaj inkludis je variaj tempoj Earl "Fatha" Hines, Barney Bigard, Edmond Hall, Jack Teagarden, Trummy Young, Arvell Shaw, Billy Kyle, Marty Napoleon, Big Sid Catlett, Cozy Cole, Tyree Glenn, Barrett Deems, Joe Darensbourg, Eddie Shu kaj la perkutisto Danny Barcelona. Dum tiu periodo, Armstrong faris multajn registrojn kaj aperis en ĉirkaŭ dektri filmoj. Li estis la unua ĵazmuzikisto kiu aperis en la kovrilo de la gazeto "Time", la 21an de Februaro, 1949. En 1948, li partoprenis en la Nica Ĵazo Festivalo, kie Suzy Delair kantis "C'est si bon", de Henri Betti kaj André Hornez, por la unua fojo antaŭ publiko.