Top 10 similar words or synonyms for cervinoj

ampelopsis    0.728954

mirb    0.727867

triangularis    0.724065

tuberaj    0.721021

kadavrogrifoj    0.719792

okuletoj    0.712357

kvinnombra    0.712013

alkino    0.710056

griffithiana    0.706656

bigelovii    0.706188

Top 30 analogous words or synonyms for cervinoj

Article Example
Ĝardena nano Iliaj tradiciaj kunuloj estas statuoj de cervinoj, fungoj, putoj el pneŭoj kaj malgrandaj ventmuelejoj.
Kaverno Covalanas En la enirejo estas granda rokŝirmejo. De tie naskiĝas du paralelaj galerioj. Tiu dekstra havas la prahistoriajn artaĵojn, kiuj famigis la kavernon. De geologia kaj speleologia vidpunkto ĝi ne estas interesa kaverna formaĵo. En la dekstra galerio estas granda nombro da ruĝkoloraj pentraĵoj. Inter ili abundas cervinoj de diversaj grandecoj. Ili rigardas eksteren kaj maleksteren de la kaverno. Oni pentris figurojn per tujapudaj punktoj. Krom 20 cervinoj, ankaŭ estas ĉevalo, uro, boaco kaj neidentigitaj besto-partoj, kiel kapo aŭ dorso, kies signifon oni ne konas.
Makula cervo Tiuj palearktisaj cervoj vivas ĉe la rando de pinglolarĝfoliaj arbaroj kaj montaj herbejoj. Frumatene kaj vespere ili agas kaj serĉas manĝajojn. Iliaj manĝaĵoj estas herboj, arbofolioj, ŝosoj, arboŝelo kaj musko. En somero ili ofte eniras arbaron kaj ripozas en ombro, kaj en vintro ili kutimas ripozi en suna flanko de monto. La makula cervo moviĝas rapide kaj facile, ĝiaj flarado kaj aŭdado estas akraj, sed ĝia vidado ne bona. La cervinoj vivas kune kun siaj idoj. La vircervoj agas solaj, nur en la pariĝa tempo de aŭgusto ĝis novembro ili kunvivas kun cervinoj. En tiu tempo ofte okazas intensa batalo inter vircervoj. Per siaj longaj kornoj ili atakas unu alian, kio kaŭzas al ili vundon aŭ morton. La cervino naskas inter aprilo kaj junio, ĉiufoje unu idon, hazarde du. La gravedeco daŭras 220-240 tagojn. La idoj mamsuĉas ĝenerale tri monatojn. Ili maturiĝas en la aĝo de 2-3 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi ĉ. 20 jarojn.
Akvocervo Tiu orientalisa cervo vivas en arbaroj kaj herbejoj kun dissemitaj arboj. Ĝi ne havas fiksan loĝejon, malofte iras al loko malproksime de akvofonto. Kvankam ĝi estas foje videbla en frumateno aŭ vespera krepusko, ĝi tamen aktivadas, manĝas kaj trinkas ĉefe nokte. Ĝi tage ripozas en arbaro aŭ ŝirmejo. Ĝi manĝas ĉefe herbojn, precipe junajn herbojn proksime al akvofonto, kaj ankaŭ arbofoliojn, ĝermojn kaj sovaĝajn fruktojn. Iafoje ĝi manĝas plantidojn de rizo kaj batato. La akvocervo ŝatas vadi en ŝlimo tutjare, precipe antaŭ kaj dum la pariĝa tempo. Eĉ en frosta vintro, ĝi ankoraŭ ofte kuŝas en malprofunda akvo. Ĝi estas saĝa kaj singardema, havas akran flaradon kaj kuras rapide. Krom homoj, ankaŭ tigroj, leopardoj kaj ŝkaloj estas ĝiaj naturaj malamikoj. Antaŭ pariĝo la vircevo okupas spacon kaj per blekado allogas al si 6-8 cervinojn. Al la aliaj vircervoj estas malpermesite eniri tiun spacon. La vircervo vivas kune kun cervinoj nur en la pariĝa tempo. Post la pariĝa tempo, la vircervo forlasas la cervinojn kj denove komencas vivi sola. Kaj la cervinoj vivas kune kun siaj idoj.
Hajnana cervo La hajnan-aj cervoj ŝatas vivi en arbedaroj aŭ marĉoj kun abundaj herboj malpli ol 200 metrojn super la marnivelo, pro tio ili estas nomataj ankaŭ marĉocervoj. Ili havas larĝajn parhufojn, kiuj faciligas al ili iri en marĉo. Tage la cervoj sin kaŝas en arbedaro kun densaj herboj. Frumatene kaj vespere ili serĉas manĝajojn. Ili manĝas ĉefe diversajn herbojn, fragmitojn kaj aliajn marĉajn vegetaĵojn, kaj krome, ankaŭ arbofoliojn kaj ŝosojn. La cervoj ŝatas leki alkalan teron. Ili havas akran vidkapablon, kuras rapide, lertas en saltado kaj ankaŭ estas singardemaj. En printempo kaj somero la vircervoj kutimas vivi solaj, dum la cervinoj arete. En vintro ili vivas en grandaj aroj. La cervoj estas timemaj kaj hontemaj. Pro tio ke grandaj terpecoj, kie hajnan-aj cervoj iam vivis, fariĝis agraroj aŭ kultivejoj, ili ne povas trovi sufiĉe da nutraĵoj. En tia okazo ili devas ŝteli agrikulturajn plantojn, tiel ke multaj el ili estas kaptitaj aŭ mortigitaj. Inter marto kaj majo ili oestras kaj pariĝas. Dum tiu tempo ofte okazas intensa batalo inter vircervoj, eĉ iuj estas vunditaj je okuloj. La venkinto okupas Ia cervinojn. Post kiam la cervino gravediĝas, la vircervo ĝin forlasas. Antaŭ aŭ post oktobro la cervino naskas idon. En junio kaj julio la vircervo defaligas siajn kornojn, dum septembro kaj oktobro iliaj junkornoj estas plej bonaj. La hajnan-a cervo estas rara besto vivanta en la tropikaj zonoj kaj havas gravan sciencan valoron por esplori pri la faŭno de Hajnan-insulo.