Top 10 similar words or synonyms for capitaux

péchés    0.967900

tirés    0.942206

forestières    0.937522

ponson    0.933818

plumes    0.933357

essences    0.932892

généalogies    0.931722

sueurs    0.929550

usages    0.929145

cisery    0.928839

Top 30 analogous words or synonyms for capitaux

Article Example
Eugène Sue En 1823 li partoprenis la kampanojn en Hispanujo kaj poste diversajn vojaĝojn al Ameriko kaj Okcidentaj Indioj. En 1827 li vizitis Grekion kunbatalonte la batalon de Navarino. Poste li forlasis la militaĵojn por ekokupiĝi pri pentrado. Sed pro instigo de amikoj li publikigas romanan poeziaĵon titolita »Kernock le pirate« (1830). La granda furoro igis lin dediĉi sin tute al verkado. Li do iĝis pioniro de la mara romano franclingva. Post kiam aperis ankoraŭ aliaj romanoj samĝenraj (krome ankaŭ historiaj verkoj de malgranda valoro, nome: »Histoire de la marine française« / 1835–37, 5 vol., kaj »Histoire de la marine militaire chez tous les peuples« de 1841), li komencis verki romanojn etikajn. Tre plaĉis al li rakonti dekadencon kaj senmoralecon; tiaĵoj oftis en la seria verko »Mystères de Paris« (1843, 10 vol.), kiu havis multajn tradukojn. La sukceso grandega kondukis Sue tute al la ĝenro de sociala romano. Inter tiaj romanoj menciindas »Le Juif errant« (1845, 10 vol.; ĝi havis same grandan sukceson kiel la verko »Mystères«); »Martin, l'enfant trouvé« (1847, 12 vol.); »Les sept péchés capitaux« (1847–49, 16 vol.); »Les mystères du peuple« (1849, 16 vol.), por kiu li akuzitis pro ribeligemo kaj senmoraleco; »La famille Jouffroy« (1854, 7 vol.); »Les secrets del'oreiller« (1858, 7 vol.).