Top 10 similar words or synonyms for brodaĵon

ogiwara    0.818364

grimpoplantojn    0.817521

yisun    0.816491

kittappa    0.809212

molinons    0.808773

kadlu    0.808666

cucullia    0.808596

lucascavin    0.808362

mayimbialik    0.808085

compchemwiki    0.807553

Top 30 analogous words or synonyms for brodaĵon

Article Example
Brodado En Ĉinio brodado estis delonge konata, sed ankaŭ en la malnova Hindio kaj Egiptio oni brodadis. La unuaj brodaĵoj estis nur geometriaj figuroj, sed la asirianoj ŝajne la unuaj brodis bestojn kaj homojn sur siajn vestaĵojn kaj kurtenojn. De ili lernis la grekoj kaj de ĉi tiuj la romianoj, kiuj nomis brodaĵon frigaj verkoj. Dum la mezepoko en la monaĥejoj monaĥinoj brodis religiajn vestojn kaj altarajn kaj preĝejajn tukojn.
Tapiŝo de Bayeux La plej multaj historiistoj konsentas, ke estis Odo de Bayeux kiu mendis tiun brodaĵon por ornami la navon de la nova katedralo de Bayeux inaŭgurita en 1077, sed oni ne konsentas pri la verkisto. La legendo rakontas ke la reĝino Matilda helpita de siaj damoj brodadis ĝin; aliuloj diras, ke ĝi estis farita aŭ en Kent aŭ en Winchester (Hampshire) 20 aŭ 30 jarojn post la rakontitaj eventoj. Ĉiukaze la lastaj esploroj de la universitato de Caen, komuna laboro de la plej famaj arkeologoj, historiistoj, mezepokistoj, konkludas ke la "brodaĵo de Hastings" estis farita en Kent, Winchester aŭ Canterbury tuj post la batalo mem, kaj la laboro estis ĉirkaŭ dujara. Tiel rakontas Denise Morel kaj Marie France Le Clainche en sia romano ""Les Brodeuses de l'Histoire" (la brodistinoj de historio)", kie ili ensceniĝas la brodadatelieron en Winchester. Oni scias ke tiu ateliero kunigis brodistojn virajn kaj inajn, laikajn kaj monaĥajn, anglajn, normandajn kaj bretonajn.
Trupialo La Venezuela Trupialo estas sufiĉe granda, kun longa vosto kaj fortika beko. Ĝi havas, kiel aliaj ikteroj, flavoranĝecan korpon kun nigraj kapo, flugiloj kaj vosto, sed kiel distingilo disde la Oranĝa iktero, la Flavvosta iktero, la Oranĝakrona iktero, la Stridorsa iktero aŭ la Buloka iktero, tiu ĉi havas multe pli amplekse nigran areon ĉe kapo kaj supra brusto. La plumoj de la antaŭa kolo kaj supra brusto longas kaj pendas tiele ke ili formas zigzagan, kvazaŭ brodaĵon, limon inter nigro kaj la oranĝo de la suba brusto kaj ventro. La resto de la oranĝa koloro troviĝas en supra kaj suba dorsoj, separataj de nigraj ŝultroj kiuj montras oranĝecan ŝultromakulon. La flugiloj estas ĉefe nigraj sed montras blankan flugilstrion laŭlonge de la flugilo, sed ne blankajn bordojn kiaj tiuj de la Blankaborda iktero. Tiele dumfluge videblas ĉeŝultre unue flava makulstrio, poste blanka kaj poste nigra antaŭ la flugilplumoj kiuj estas helaj kun nur nigrecaj bordoj. La okuloj estas helflavaj, kaj ĉirkaŭe estas makulo de brila helblueca nuda haŭtaĵo kiu pluas malantaŭen pintangule kaj havigas al la specio tre minacan mienon.