Top 10 similar words or synonyms for barbora

rejčka    0.804246

eliška    0.792667

přemyslovna    0.789988

světlá    0.772196

kateřina    0.764961

libuše    0.764037

babička    0.762675

ferdinanda    0.758977

jarka    0.757585

premislidino    0.756231

Top 30 analogous words or synonyms for barbora

Article Example
Barbora Žagarietė Surbaze de historiaj esploroj oni povas aserti, ke Barbara el Ĵagarė naskiĝis en la dua duono de la 17a jarcento, ŝi distingiĝis per heroecaj kristanaj virtoj kaj mortis konservinte la amon al Dio kaj proksimulo. Ŝia nomo estas atribuita al monteto, sur kiu staras preĝejo de Malnova Ĵagarė.
Barbora Žagarietė Estas sciate, ke Samogitia episkopo Antanas Tiškevičius estis la unua, kiu menciis Virgulinon el Ĵagarė en sia raporto al la Sankta Seĝo en la jaro 1755. Li skribis: „Mi opinias, ke indas mencii pro multaj mirakloj tre famiĝintajn restaĵojn de unu virgulino, favorata de Dio. Inter vivantoj jam estas neniu, kiu scius ŝian nomon kaj devenon, nur ŝi mem aperinta en sonĝoj al kelkaj personoj nomis sin Barbara.“
Barbora Žagarietė Laŭ rakonto, transdonata de generacio al generacio, baldaŭ post morto de Barbara unu eksterordinara evento donis komencon al ŝia kulto, kiel al perantino kaj protektantino ĉe Dio. Tio estas ligita kun sveda invado en Litovion (komence de la 17a jc.): la invadintoj prirabis kaj forbruligis preĝejon de Malnova Ĵagarė, ankaŭ restaĵojn de mortintoj en la preĝeja kripto. Tamen post la incendio en la cindro trovita korpo de Barbara ne estis forbrulinta, nur nigriĝinta.
Barbora Žagarietė Ne dubante pri vereco de la miriga evento, episkopo Antanas Tiškevičius en la menciita raporto al la Sankta Seĝo daŭrigis: „kuŝinta en cindro, sed ne tuŝita de furiozaj flamoj, kun neniu bruligita parto inkluzive harojn, la korpo de la virgulino estis prenita el cindro kaj kun respekto metita en novan ĉerkon, kiel vera atesto pri Dia potenco kaj pri ŝiaj meritoj. Eĉ nun la korpo restas ne difektiĝinta, nur nigriĝinta.“ En la sama dokumento Samogitia episkopo, komencinte priskribi ok miraklojn, okazintajn en la jaroj 1735-1748 sub propeto de Barbara, rimarkas: „Multaj malfeliĉuloj, nekuraceblaj malsanuloj ĉe la ĉerko de la virgulino serĉas rifuĝejon kaj tuj ricevas la helpon. Mia rakonto tre plivastiĝus, se mi eĉ mallonge tuŝus ĉiujn forigitajn malsanojn...“
Barbora Žagarietė Kiam en la jaro 1711 restaĵoj de Barbara estis translokitaj en kripton de la rekonstruita preĝejo en Malnova Zhagare, komenciĝis publika, kelkajn jarcentojn daŭrinta kaj nuntempe okazanta preĝado al Virgulino de Zhagare, kredante, ke ŝi estas sanktulino.
Barbora Žagarietė Strebante pli profunde ekkoni la vivon de Barbara el Zhagare, en arkivoj estas daŭrigata serĉado de dokumentoj, daŭras demandado kaj registrado de novaj indikaĵoj de la atestantoj. Lastatempaj serĉfosadoj, havantaj celon trovi eventualan lokon de la enterigo de Barbara, dume estis senrezultaj.
Barbora Žagarietė Episkopo Eugenijus Bartulis el Šiauliai la 11an de novembro 2004 turnis sin al la Sankta Seĝo kun peto Nro 0376/04 komenci proceson por beatifiko-kanonizo de Barbara el Ĵagare. Respondante la Sankta Seĝo la 13an de majo 2005 informis, ke laŭ normoj de la Kongregacio pri proklamo de sanktuloj, aprobitaj la 7an de februaro 1983 kaj dediĉitaj al episkopoj, esplorantaj kandidatojn al sanktuloj, ne ekzistas obstakloj komenci ĉi tiun proceson.
Barbora Žagarietė Kiam pasis cent jaroj depost la unua mencio de Barbara meze de 18a jarcento, la 7an de januaro 1860 episkopo Motiejus Valančius devigis tiaman paroĥestron de Malnova Zhagare S. Limaževičius registri miraklojn kaj aliajn Di-favoraĵojn ricevitaj kun propeto de Barbara. Tiel estis komencita registrolibro de mirakloj de Barbara el Zhagare. Ĝis la 14a de decembro 1940 en ĝi estis enskribitaj 97 okazoj, sed neniu el ili estis esplorita laŭ kanonaj pos-tuloj. Dum soveta tempo oni supozis, ke la registrolibro de mirakloj perdiĝis. Post restarigo de Litovia sendependeco en la jaro 1990, la paroĥestro de la preĝejo de sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo en Zhagare Boleslovas Babrauskas SJ komencis serĉadon de la libro kaj en la jaro 1994 ĝin trovis.
Barbora Žagarietė Ĉi tiun netakseble valoregan registrolibron de mirakloj konservis pastro Pranciškus Ščepavičius, kiu dum tiu komplika periodo por Litova Eklezio estris paroĥon de Malnova Zhagare. La libro sendube plej bone atestas famon pri sankteco de miraklistino Barbara – fama sanctitatis, kiu malgraŭ diversaj politikaj ŝanĝoj kaj okupaciaj reĝimoj neniam ĉesis.
Barbora Žagarietė Surbaze de la supra permeso kaj konsidere petojn de la kredantoj de Šiauliai-diocezo, episkopo Eugenijus Bartulis la 24an de septembro 2005 solene komencis proceson por beatifiko kaj kanonizo de Barbara el Ĵagare.