Top 10 similar words or synonyms for baloto

balotado    0.836486

elektado    0.765293

voĉdono    0.758334

voĉdonado    0.741142

balotoj    0.721189

referendumo    0.684851

elektoj    0.674331

balotadoj    0.661479

asembleo    0.624967

parlamentaj    0.615536

Top 30 analogous words or synonyms for baloto

Article Example
Rekta baloto Per difino, rekta baloto estas parto de majoritata balotsistemo, ne de proporcia balotsistemo. Ekzemploj de rekte elektitaj parlamentoj estas la Eŭropa Parlamento (ekde 1979) kaj la Usona Senato (ekde 1917). Tamen eblas ankaŭ miksi rektan baloton de majoritata balotsistemo kaj nerektan de proporcia balotsistemo, kiel okazas ekzemple en la balotoj pri la germania parlamento "Bundestag", en kiu proksimume duono de la parlamentanoj estas rekte elektitaj laŭ balotodistriktoj, kaj la alia pli-malpli duono elektiĝas el partiaj listoj de kandidatoj laŭ proporciaĵoj de voĉdonoj.
Rekta baloto Komence de la 19-a jarcento, kiam en pli kaj pli da ŝtatoj instaliĝis parlamentoj, la parlamentanoj kutime estis elektataj nerekte: La civitanoj rajtigitaj je voĉdono en sia distrikto aŭ sia socia tavolo balotis por politikisto, kiu iĝis balotisto. Nur en sekva paŝo grupo de tiuj balotistoj nomumis la parlamentanon. Tiu nerekta sistemo konsideriĝis "pli sekura". Balotaj trompoj estu malpli facilaj, pro tio ke la dua balota paŝo estu pli bone kontrolebla. Kaj en iuj balotsistemoj la kondiĉoj esti elektisto pli altis ol tiuj esti civitano rajtigita je voĉdono: ekzemple la minimuma aĝo pli altis aŭ la sumo de minimume pagendaj impostoj pri grandis. Tia divido supozigis, ke balotisto estu "politike pli matura", kaj simpla voĉdonrajta civitano sekve "politike pli malmatura". El la vidpunkto de demokratio tia socia "filtrado" de balotantoj facile kritikeblas.
Rekta baloto Rekta baloto estas termino por baloto pri politika publika ofico per senpera elekto de la postenulo fare de la rajtigitaj civitanoj, ne pere de antaŭdifinitaj transkalkuloj de iuj procentaĵoj al listoj de kandidatoj, ne pere de parlamento kaj ne pere de (civitane elektitaj) elektistoj, kiuj ekzemple elektas la prezidanton de Usono.
Municipa baloto en Francio La plej freŝdataj municipaj balotoj okazis en la 23-a kaj 30-a de marto 2014.
Municipa baloto en Francio La municipa baloto en Francio ebligas la elekton de la membroj de la municipa Konsilio de ĉiu municipo. Ili estas nomitaj conseillers municipaux ( "municipaj konsilianoj"). Ili elektas inter si la urbestron, kiu prezidas la municipan konsilion, kaj ankaŭ la vicurbestroj. La mandato de la municipaj konsilianoj, de la urbestro kaj ties vicurbestroj laŭleĝe daŭras ses jarojn.