Top 10 similar words or synonyms for babs

kaye    0.891895

hedren    0.879811

mance    0.878523

midler    0.877995

cate    0.872730

chloe    0.867423

lenny    0.865670

redgrave    0.863186

barrymore    0.863158

bette    0.862792

Top 30 analogous words or synonyms for babs

Article Example
Babs Gonzales Babs Gonzales (naskiĝis la 27-an de oktobro 1919 en Newark, Nov-Ĵerzejo kiel "Lee Brown"; mortis la 23-an de januaro 1980 samurbe) estis usona kantisto de bibopo.
Babs Gonzales Gonzales lernis la ludon de piano kaj de frapinstrumentaro. En 1939 li komencis sian karieron kiel akompanisto kaj membro de kantensembloj, kiu iam ankaŭ kantis ĉe Benny Goodman. Li verkis ankaŭ aranĝaĵojn ekzemple por Lionel Hampton. Li famiĝis kiel bibopkantisto de la vokalizo-stilo kun sia kantensemblo „Babs Three Bips and a Bop“, kiun li fondis en 1946 kune kun Tadd Dameron kaj kun kiu li surdiskigis i. a. „Ornithology“ de Charlie Parker, „Weird Lullaby“ resp. „Lullaby of the Doomed“, „Prelude to a Nightmare“, „Professor Bop“ aŭ „Oop-Pop-A-Da“ (propra komponaĵo, kiun ankaŭ surdiskigis Dizzy Gillespie) ĉe Blue Note (1946 ĝis 1949). Lia ensemblo ekzistis ĝis 1949. Proksimume 1950 li surdiskigis ankaŭ por Capitol („Boptionary“). Post tio li estis diskludisto, ekde 1950 ĝis 1953 kantisto kaj vojaĝorganizanto de saksofonisto James Moody. Pretertempe li umis ankaŭ fine de la 1940-aj jaroj en Holivudo, surmetis turbanon, sin nomis „Ram Singh“ aŭ „Ricardo Gonsalez“ (por ne esti diskriminata kiel nigrulo en hoteloj) kaj laboris kiel ŝoforo por Errol Flynn. Li surdiskigis kun Art Pepper, Wynton Kelly, Jimmy Smith, Bennie Green (sur „Soul Stirrin“, ankaŭ de Gonsalez, Blue Note 1958), Sonny Rollins (sur ties unua disko el 1949), Johnny Griffin kaj prezentis mem ankaŭ iom ofte en Eŭropo, ekz. kiel unu el la unuaj usonanoj en 1962 ĉe „Ronnie-Scott’s“ en Londono. Li validis kiel originalulo kaj varbanto de ĵazo. En 1960 aperis ĉe la eta diskeldonejo "Jaro" lia albumo "Tales of Manhattan".
Babs Gonzales Gonzales publikigis tri membiorgafiojn („I paid my Dues- good times“, „No Bread 67“, „Movin on down the line 75“) kaj sin elprovis ankaŭ kiel beato-poeto. Li estis kuzo de pianisto Teddy Brannon.
Barbara (persona nomo) Βαρβαρα (), Barbara (, , , , , , , , , , , "latine"), Barbera (), Barbarella (), Barbarina (), Barberina (), Borbála (), Barbro (), Barbora (, ), Bára (), Barabal ( – "skote"), Bárbara (),(), Basia (), Báirbre (), Baibín (), Barbra (), Barbie (), Barb (), Babs (), Bobbie (), Barbe (), Barbot (), Barica (), Bara (), Варвара (, , ), Варя ()
Sonny Rollins Rollins ekis kiel pianisto, tiam ŝanĝis al alda saksofono, fine ŝanĝante al tenora saksofono en 1946. Li estis unue registrita en 1949 kun Babs Gonzales. Ankaŭ en 1949, li registris kun J. J. Johnson kaj Bud Powell. Rollins registris kun Miles Davis en 1951 kaj Thelonious Sphere Monk en 1953.
Biboptemo Per tiaj prezentadoj Gillespie substrekis tamen – per la ironio kaj dusenseco tipaj por li – unue sian veran konvinkon, nome ke bibopo estas neniu muziko por kantistoj. Malgraŭ tio troviĝis jam fine de la 1940-aj jaroj la unuaj kantistoj, kiuj intertempe alproprigis al si la muzikajn konojn kaj teknikojn, por povi prezenti skatimprovizadojn laŭ la maniero de la bibopaj instrumentosolaĵoj (inter ili Sarah Vaughan, Babs Gonzales kaj Ella Fitzgerald).
Bennie Green Green lernis trombonludon de Trummy Young kaj komencis en 1942 muziki en la bando de Earl Hines, kie lin baldaŭ Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker konatigis kun bibopo kaj ĝiaj harmoniaj novigoj. Pli frue ol J. J. Johnson Green evoluis bibopan trombonadon, kiun li faris per fortika sono kaj natura svingo. Post la militservo en 1946 li revenis hejmen. Li laboris post dungiteco ĉe Gene Ammons en la orkestro de Charlie Ventura. Krom tio li muzikis kun Sonny Stitt, Babs Gonzales, Coleman Hawkins, Miles Davis ("Miles Davis and Horns") kaj Sarah Vaughan.
Vokalizo Vokalizo estas stilo de ĵaz-kantado, je kiu kantisto imitas la ludadon de instrumentoj kiel la saksofono. Male al la skatkantado ili uzas je tio ne sensencajn silabojn, sed kantotekstojn. La baza muzikpeco estas origine nurinstrumenta ĵaza normkanto. Pioniro de vokalizo estis en la 1940-aj jaroj Eddie Jefferson, kies tekstojn King Pleasure en 1952 famigis („In the Mood for Love“). La tekniko disfamiĝis per la kantotriopo „Lambert, Hendricks kaj Ross“ en la 1950-aj jaroj (albumo „Sing a song of Basie“ 1957). Leonard Feather tiam unuafoje uzis la terminon vokalizo por priskribo de ilia muziko. En la nuntempo aparte la kantensemblo „Manhattan Transfer“ flegas vokalizon („Birdland“), ofte ankaŭ kunlabore kun Jon Hendricks. Famaj reprezentantoj ankaŭ estis Slim Gaillard, Cab Calloway, Leo Watson, Kurt Elling, Mark Murphy aŭ Babs Gonzales.
Kurt Edelhagen En lia bandego ludis muzikistoj kiel Charly Antolini, Benny Bailey, Fred Bunge, Stuff Combe, Francis Coppieters, Jimmy Deuchar, Carl Drewo, Gerd Dudek, Maffy Falay, Horst Fischer, Johnny Fischer, Wilton Gaynair, Dusko Goykovich, Tubby Hayes, Derek Humble, Tony Inzalaco, Christian Kellens, Shake Keane, Rick Kiefer, Heinz Kretzschmar, Günter Lenz, Ferdinand Povel, Rob Pronk, Bora Rokovic, Dieter Reith, Rolf Schneebiegl, Ronnie Stephenson, Peter Trunk, Werner Twardy aŭ Jiggs Whigham. Al la aranĝistoj de la orkestro de Edelhagen apartenis krom Heinz Gietz, Francy Boland aŭ Claus Ogerman ankaŭ multaj usonaj muzikistoj kiel ekz. Bill Russo, Bill Holman aŭ Quincy Jones, kiu en 1971 aranĝis la sondiskon "Kurt Edelhagen plays Jim Webb". Edelhagen prezentis je multaj eŭropaj ĵazfestivaloj, faris multajn koncertvojaĝojn (inter ili en 1964 multatentata vojaĝo tra Sovetunio, en 1966 tra Nordafriko) kaj akompanis multajn distroartistojn kiel Peter Alexander, Alice Babs, Bill Haley, Bibi Johns, Hildegard Knef, Evelyn Künnecke, Paul Kuhn, Gitta Lind, Angelina Monti, Freddy Quinn aŭ Caterina Valente.
Barrie Lee Hall la pli juna Post la morto de Mercer Ellington en 1996 li direktis unu jaron la Orkestron Duke Ellington. Post tio li foje plenumis ĉi tiun rolon anstataŭante Paŭlon Mercer Ellington. Krome li estis muzikestro de la eklezio Liberty Baptist Church en Houston. Pro sia proksimeco al nuntempa kaj tradicia gospelo li ankaŭ kunprezentis "Sacred Concert" de Ellington; en 2001 li direktis ĉi tiun prezentadon kune kun Orkestro Duke Ellington kaj 200-kapa ĥoro. Krom tio Hall laboris kiel bandegestro en Svisujo, instrumentis kaj aranĝis por variaj brodvejaĵoj kiel ekzemple "Sophisticated Ladies", ĵazopero "Queenie Pie" kaj televidproduktaĵo "The Duke Ellington Special", je kiu li prezentis duopaĵon de trumpeto-kantado en "Creole Love Call" kun operkantistino Kathleen Battle. Li krome aranĝis simfoniecan version de ĉi tiu elingtona klasikaĵo, laboris aranĝiste kaj gastsoliste por la dana radiobandego samkiel kun Alice Babs ("Far Away Star", 1976), la bandego UMO kaj la finna radio-orkestro.