Top 10 similar words or synonyms for ausias

bertran    0.764410

bernat    0.762132

novelas    0.760405

caparrós    0.757816

arciniegas    0.752374

escala    0.748088

calidad    0.746569

métrica    0.746120

francés    0.745759

turco    0.745362

Top 30 analogous words or synonyms for ausias

Article Example
Ausias March Liaj poezioj apartiĝas de la tradicio pro sia spirita profundeco kaj pro sia "aspra" stilo kiu alprosimigas lin al postaj romantikaj poetoj kiel la angla Lord Byron eĉ superante ilin. Lia poezio esprimas la moralan kontraston inter la spirita amo kaj la seksa kaj karna amo kiu turmentas lin. Li superas la tradicion por krei tute novan stilon kiu distingiĝas nete de tiu de la trobadoroj kaj de tiu de la tiama frua petrarkismo. Sed li elmontras samtempe eksterordinaran scion de la tradicio: Aristotelo, Cicerono, Ovidio, trobadoroj, Petrarko, ktp. Li estas la unua alta poeto kiu uzis lingvon puran pri okcitanaj formoj kaj tute valencia. Pro la rapida evoluo de la valenca lingvo kaj pro la kompliko de liaj konceptoj, ne ĉiuj kapablis kompreni lin. Estis kelkaj valenciunaj poetoj kiuj asimilis lian verkon en pli simplaj formoj (kiel Pere Serafí) kaj valencaj poetoj (kiel Lluís del Milà kaj Ferrandis d'Heredia).
Ausias March Ekzistas tradukoj de lia verkaro en la angla kaj en aliaj lingvoj, unu el ili en Esperanto, de Abel Montagut:
Ausias March Ausiàs March [aŭziás mark] (Gandia, 1397 - Valencio, 1459) estis valencilanda poeto kaj kavaliro. Oni konsideras lin la plej granda poeto de la kataluna mezepoka literaturo. Li naskiĝis ĉirkaŭ 1397, filo de la poeto Pere March kaj de Elionor de Ripoll. Post milita vivo en Italio, li retiriĝis, 27-jara, en Valencio kaj postenis kiel reĝa falkisto. Li edziĝis al Isabel Martorell, fratino de la verkisto Joanot Martorell kiam li havis 40 jarojn. Li vidviĝis post nur du jaroj, kaj tuj reedziĝis al Joana Escorna. Krome, li havis eksteredzajn rilatojn kaj diversajn filojn. Li mortis en 1459.
Ausias March Li estis bone konita en la Aragona kortego, ĉar la kastilia verkisto, Markizo de Santillana, Iñigo de Mendoza, kiu ĉeestis dum sia junaĝo tiun kortegon, citas lin en sia verko "Prohemio" kune kun Jordi de Sant Jordi.
Ausias March La valencidevena poeto, sed ĉiam loĝinta en la hispana kortego en Toledo, Juan Boscán (kataluna originala nomo: Joan Boscà), kiu enkondukis la italdevenan formon de la soneto en Kastilion, estis ankaŭ diskoniganto kaj adaptanto de March. Aliaj famaj kastilaj verkistoj bone konintaj la verkojn de March estis Garcilaso de la Vega, amiko de Boscán kaj jam poste, la portugalo -sed verkisto en la kastila- Jorge de Montemayor kaj alia granda poeto Fray Luis de León. Post la revigliĝo de la kataluna lingvo dum la 19-a jarcento, oni eklaboris kritikajn eldonojn de lia kantaro.
Abel Montagut Dekkvar-jara li eklernis esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per abundaj neeldonitaj tradukoj el klasikaj katalunaj aŭtoroj (Ramon Llull, Ausias March, Jacint Verdaguer, Salvador Espriu, k.a.). Unu lia poemtraduko de kataluna mezepoka "Amkantoj" de Ausias March, premiiĝis en la 22-aj Internaciaj Floraj Ludoj en 1983. En 1982 li entreprenis la verkadon de "Poemo de Utnoa", kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiaj Eposo pri Gilgameŝ, Ramajano, Biblio, Iliado, Odiseado, Eneado, k.a.
Gutierre de Cetina Lia poezia verkaro konsistas el kvin madrigaloj, 244 sonetoj, 11 kanzonoj, 17 epistoloj kaj 15 diversaj aliaj poemoj. Li precipe prikantis la amon, ne laŭ la platona senco sed kiel sento reala de la propra vivo, sekve li ne idealigis la virinon, sed liaj esprimoj estis ĉiam delikataj, sentemaj, plena de muzikaj resonoj... Aperas en ties versoj certaj rafinitaj influoj de la italo Petrarko, kaj de la hispanoj Ausias March, Boscán kaj Garcilaso, ĉe kies skolo li lernis la lirikarton, sed super tiuj influoj ŝprucis lian originalan stilon kaj kreemon, kiu donis al li grandan prestiĝon.
Mezepoka literaturo La kortega tradicio literatura disvolviĝis unue en Okcitanio en la lingvo provenca de la trobadoroj, kiujn imitis la truveroj en Francio kaj en ĉiuj eŭropaj landoj; en la galeg-portugala ekestis la Kantigoj kiuj alprenis la diversajn trobadorajn ĝenrojn kaj kreis aliajn. La kastiliaj reĝoj ankaŭ verkis en la galeg-portugala. Sub la influo de la trobadoroj naskiĝis en Germanio la ""Minnesang"" -Amkanto-. En Katalunio kaj Italio oni verkis poezie en la okcitana, ĝis la apero de Ausias March kaj de la Sicilia Skolo, respektive.