Top 10 similar words or synonyms for artur

waldemar    0.832642

gunnar    0.773168

dagmar    0.766013

arne    0.760877

valdemar    0.758023

paula    0.757457

filip    0.755399

halina    0.754387

czesław    0.754330

soares    0.749233

Top 30 analogous words or synonyms for artur

Article Example
Artur Bernardes Artur da SILVA BERNARDES /ar'tuR da'siŭva beR'naRdjs/ estis la 7-a prezidento de Brazila Respubliko. Naskiĝis en Viçosa en 1875 kaj mortis en Rio-de-Ĵanejro en 1955. En 1904 iĝis urba konsilanto, en 1907; ŝtata deputito en Minas-Ĝerajso; ŝtata kasisto en 1910; denove ŝtata deputito en 1914; prezidento de Minas-Ĝerajso en 1918. Kiel prezidento de sia ŝtato, batalis kontraŭ la agoj de Usonano Percival Farquhar, posedanto de minejo Itabira Iron Ore Company. En 1922 elektita prezidento de Brazilo. Antaŭ sia posedo de prezidenco, oni provis puĉo. Li iĝis prezidanto en novembro 1922. Pro konstanta minaco de puĉo, li estis tre aŭtoritema kaj premis la opozicion per ĉiuj iloj. En 1924 estis ribelo en San-Paŭlo dum kelkaj tagoj kontraŭ li. En 1926, lasta de sia prezidanteco, sendis al 8-a Brazila Kongreso de Esperanto oficialan reprezentanton. En 1930 apogis Getúlio Vargas, sed, ĉar Vargas fariĝis diktatoro, en 1932 li apogis novan ribelon en San-Paŭlo, kiam la ribelo frakasis, li estis forpuŝita de Brazilo kaj restis en Portugalio dum 18 monatoj. Li ricevis amnistion kaj iĝis federacia deputito en 1934 partoprenante de opozicio. Post fermo de brazila Parlamento de Vargas, li estis forte persekutita kaj restis en hejma prizono. Post fino de diktaturo de Vargas li estis denove federacia deputito. Mortis en 1955.
Artur Azevedo Artur Nabantino GONÇALVES de AZEVEDO, brazila verkisto, naskiĝis en la 7-a de julio 1855 en San-Luis, Maranjo kaj mortis en la 22-a de oktobro 1908 en Rio-de-Ĵanejro. Li estis la plej aplaŭdita, populara kaj multproduktanta brazila teatroverkisto. Nur dekkvinjara, ankoraŭ en sia naskiĝurbo, li verkis la spritan komedion "Amo per Proverboj" kiu estis prezentita la unuan fojon en la teatro São Luis kaj tuj altiris la atenton de la publiko. Poste li translokiĝis al Rio-de-Ĵanejro kie li verkis kaj prezentigis, ĉiam kun granda sukceso, ĉiujn siajn multnombrajn teatraĵojn.
Artur Azevedo En 1898 li publikigis en la ĵurnalo O Paiz artikolon por Esperanto kaj ĝis sia morto li ĉiam montris simpation al la Internacia Lingvo. Tiu artikolo allogis la estontan gravan esperantiston Antônio Caetano Coutinho al Esperanto.
Artur Rubinstein En sia pli ol 80-jara kariero de pianisto prezentiĝis pli ol 6000 fojojn. Konata kiel virtuozo kaj rekreinto de la muziko de Chopin, Johannes Brahms, Franz Schubert, Robert Schumann, Antonin Dvořák, Sergej Rachmaninoff kaj Karol Szymanowski. Li koncertis kun pluraj famaj orkestroj kaj dirigentoj kaj ludis interalie kun Pau Casals, Jacques Thibaudem kaj Roman Totenberg.
Artur Rubinstein Artur Rubinstein mortis la 20-an de decembro 1982 en Ĝenevo (Svisio). Unu jaron poste liaj cindroj estis portitaj al Jerusalemo.
Artur Bormann Lia ĉefa tasko estis redaktado kaj eldonado de "Interlingvistika informa servo" regule ekde 1957 dum pli ol 25 jaroj. Li ankaŭ oficis kiel honora prezidanto de la "Societo por Internacia Lingvo", en kiu li provizis la Esperanto-movadon mondvaste per science bazita informmaterialo kaj batalis por interkompreniĝo inter la popoloj kaj por paco en la mondo.
Artur Rubinstein En 1916 li unuafoje vizitis Hispanion. Oni planis 4 pianovesperojn, sed li prezentis 120-foje kaj iĝis amiko de la reĝa familio
Artur Rubinstein Dum la Dua Mondmilito Rubinstein translokiĝis al Hollywood, kie li ricevis en 1946 la usonan civitanecon.
Artur Balder Artur BALDER (naskiĝis la 14-an de julio 1974 en Alicante) estas hispana verkisto, kiu studis muzikon en Munkeno. Dum siaj studoj tie li komencis verki gazetartikolojn kaj mallongajn rakontojn, precipe pri muzikaj temoj, kiujn li sendis al la hispana revuo "Scherzo". En 2004 aperis lia unua romano "La piedra del Monarca" (La ŝtono de l' monarko) kun en la ĉefrolo lia figuro Curdy. Tiu persono revenas en lia posta romano "Curdy y la cámara de los lores" (Curdy kaj la ĉambro de la lordoj). Intertempe aperis lia historia romanaro "Teŭtoburga tetralogio". Li nun vivas en Majorko.
Artur Bormann Doktoro Artur BORMANN (naskiĝis en 1903; mortis la 1-an de oktobro 1986) estis honora membro de UEA kaj konata aktivulo en la germana Esperanto-movado.