Top 10 similar words or synonyms for antaŭsentis

toleru    0.812156

antaŭsentas    0.800807

eviteblis    0.785195

dubu    0.782931

kondamnu    0.781251

opiniu    0.774724

malĝoju    0.770267

ataku    0.769630

postuliĝas    0.768611

envias    0.767305

Top 30 analogous words or synonyms for antaŭsentis

Your secret weapon. Online courses as low as $11.99

Article Example
Ludvík Svoboda La edzino longe antaŭsentis nenion. Nur post unu semajno ŝi ricevis leteron. Svoboda skribis al ŝi, ke li forveturas deĵore por kelke da tagoj for. Daŭris pluan semajnon antaŭ ol ŝi eksciis la kruelan veron. Ŝi iris propeti al Zápotocký, kiu estis tiam premiero. Sensukcese. La estonta prezidento mem timis pri sia vivo kaj por aliaj li eĉ ne movis per fingro.
Václav Havel Somere de 1994 kuracistoj konstatis, ke Olga estas neresanigeble malsana. Olga pasigis multe da monatoj per vana batalo pri la vivo, malgraŭ tio ke la publiko eĉ ne antaŭsentis pri ŝia malsano. La lastajn semajnojn ŝi travivis hejme. Fine de la jaro 1995 jam ŝia stato estis kriza kaj en januaro de 1996 ŝi mortis.
Kirko (mitologio) Odisea ŝipo alnavigis al la insulo de Kirko kaj kelkaj ŝipanoj eliris esplori ĝin. Ili malkovris la domon de Kirko, gardantan de ensorĉitaj leonoj kaj lupoj. La viroj aŭdis el la domo kantadon, atentigis Kirkon pri si kaj ŝi invitis ilin internen. Ĉiuj eniris, nur Eŭriloko restis ekstere, li antaŭsentis insidon. Kirko prezentis al ili prisorĉitan manĝon, ĉiun batetis per vergeto kaj tiel transformis ilin en porkojn.
Emil Hácha Sed neniu antaŭsentis, kiel malfacila estos la realo. Je kelke da jaroj pli malfrue petis lian pardonon ankaŭ Rudolf Beran, kiu havis la plej grandan kvoton en tio, ke li konvinkis lin, ke li akceptu la kandidatecon. „Mi petis vin en la spirito ofte por pardono, ke mi kulpis je via enoficigo,“ li skribis en la jaro 1943 al Hácha, kiam li revenis el koncentrejo.
Gervasio kaj Protasio Iliaj korpoj estis malkrovitaj la 17-an de junio en la antikva tombeja zono en 386, sekve de elfosaĵo komisiita de la milana episkopo Ambrozio de Milano. Neniu konis la identecon de la du restaĵoj, memoro pri ili preskaŭ komplete perdiĝis. Ĉipunkte intervenas la kutima popola troaĵo laŭ kiu revelacio helpis la episkopon Ambrozion identigi la du korpojn: reale Ambrozio, en la leteroj al la fratino Marĉelina, asertis ke mem antaŭsentis inspiron kaj ne revelaciaĵon.
Edvard Beneš Li estis mania pro sopiro reveni al zenito de la potenco, li estis mania pro vidaĵo de repago kaj venĝo. Li estis revenonta kiel venkinto. Kiel triumfanto. Sed ne multaj antaŭsentis, ke li estas revenanta ankaŭ kiel grave malsana viro. Fine de la dua mondmilito li suferis ripetantan atakon de apopleksio. Hejme bonvenigis lin centmiloj. Sed ĉifoje tio ne estis triumfa reveno de Masaryk, sed alveturo de la laca maljunulo.
Emil Hácha Oni tradicias, ke li atendis kanonpafaron, kiu devis precize tagmeze anonci lian elekton. Sed estis silente. Jam li elspiriĝis, ke li ne estis sukcesa, kiam aŭdiĝis la pafaro. Dudek unu ekpafoj el kanonoj enterigis lian esperon. Li antaŭsentis, ke li estas jam tro maljuna, kaj li opiniis sian elekton kiel personan oferon. Sed eĉ ne en la plej malbonaj sonĝoj li povis imagi, kio atendas lin.
Batalo ĉe Suomussalmi La rusaj uniformoj ja ne estis por frosta vetero idealaj, sed ili sufiĉus, se ruĝarmeanoj scius, kiel konduti dum ekstremaj frostoj. Kio estis precipe malfeliĉa, estis oliva koloro de tiuj ĉi uniformoj, kiu faris el la sovetaj soldatoj sur blanka neĝo idealajn celtabulojn. Aperis same problemoj kun armiloj, kiuj ne estis provitaj por subpolusaj kondiĉoj. Tiun ĉi fakton ankoraŭ malbonigis absoluta neprepariteco de la sovetaj soldatoj, kiuj ne antaŭsentis, kiel zorgi pri la armiloj en tiu ĉi vetero.
Ludvík Svoboda Li diskutis pri ĉio kun la edzino. Memkompreneble ŝi ploris, sed ŝi estis firma. Ŝi sciis, ke tio estas lia devo kaj ke li povas fari nenion alian. Jam longtempe ŝi antaŭsentis, ke li decidiĝos por tiu ĉi vojo, kaj ŝi ne intencis malhelpi lin. Nun li fieris pri ŝi, pri tio, kiel ŝi estas kuraĝa. Tagon por foriro li elektis simbole: la 11-a de junio de 1939 estos la 16-a datreveno de ilia geedziĝo. Fine li devis ekvojaĝi je kelke da tagoj pli baldaŭ. Li ripetis la vortojn de la edzino: „Se vi ne forirus, mi devus honti pro vi. Sed tiel ĉi mi preĝos.“
Nefelo La infanoj ne antaŭsentis kio atendas ilin, sed ilia patrino Nefelo atentis ilin kaj iom da horoj antaŭ la ceremonio sendis la oran virŝafon en la reĝan palacon. La infanoj saltis sur ĝin, la virŝafo elflugis alten kaj forportis ilin. Sed poste super la Trakia maro okazis, ke Helo nesingarde ĉirkaŭrigardis, ne tenis sin bone, falis en la maron kaj dronis. Dum kelkaj tagoj sur tiu loko falis larmoj de la patrino Nefelo en formo de delikata pluvo. Memore al malgranda Helo estis tiu ĉi markolo nomata Helesponto, nun ĝi estas Dardaneloj.