Top 10 similar words or synonyms for akvorezervujo

fiŝlago    0.815454

valbaraĵo    0.788902

digo    0.779971

banejo    0.765219

lageto    0.733378

akvomuelejo    0.722334

akvorezervejo    0.719973

akvofalo    0.716074

trapasejo    0.715607

kuracbanejo    0.712421

Top 30 analogous words or synonyms for akvorezervujo

Article Example
Akvorezervujo Glenmore Kvankam la akvobaraĵo kutime donas adekvatan protektadon kontraŭ inundoj, granda inundo en junio 2005 kaŭzis superiĝon de la kapacito de la rezervujo. La superkapacita akvo verŝiĝis trans la akvobaraĵo en la riveron. La akvofluo rivermalsupre de la digo pligrandiĝis de siaj kutimaj 20-30 m sekunde ĝis 350 m sekunde. Rezulte de tio fermiĝis iuj vojoj kaj du mil kalgarianoj loĝantaj rivermalsupre de la digo devis forlasi siajn hejmojn. Estis al la akvopuriga fabriko Glenmore malfacile purigi la ŝlimoplenan akvon, kio devigis la municipan registaron limigi uzadon de akvo.
Akvorezervujo Glenmore La Alberta registaro taksis ke la inundoj de ĉi tiu regiono estis la plej severaj de la pasintaj du jarcentoj.
Akvorezervujo Glenmore Akvorezervujo Glenmore estas granda artefarita akvorezervujo ĉe la rivero Elbow (rivero) en la sudokcidenta urbokvarono de Kalgario (Alberto). Akvobaraĵo Glenmore estas la betona konstruaĵo kiu retenas la akvon de la rezervujo. La rezervujo estas la ĉefa fonto de trinkakvo por la urbo. Finita en la jaro 1932 je kosto de CA$ 3,8 milionoj, la akvobaraĵo (aŭ digo) regas la trafluon de la rivero Elbow, permesante al la urbo evoluigi terenojn proksimaj al la riverbordoj kun malgranda risko de inundiĝo.
Akvorezervujo Glenmore La Urbo Kalgario proponas lecionojn de velado kaj luadon de boatoj ĉe la rezervujo.
Akvorezervujo Glenmore Kalgaria pioniro Sam Livingston unue ekloĝis tie, kie nun estas la rezervujo. Kiam oni konstruis la akvobaraĵon kaj la tereno de la nuna rezervujo inundiĝis, oni konservis parton de la domo de Livingstone kaj translokigis ĝin al Heredaĵa Parko (kiu situas ĉe la bordo de la rezervujo).