Top 10 similar words or synonyms for aglabidoj

hammadidoj    0.848995

sufyan    0.826118

luvia    0.825677

rustamidoj    0.820887

qabus    0.820770

hajjaj    0.818163

abī    0.817950

ibni    0.812730

rubenidoj    0.812230

ziri    0.810442

Top 30 analogous words or synonyms for aglabidoj

Your secret weapon. Online courses as low as $11.99

Article Example
Aglabidoj La Aglabidoj () estis araba dinastio de emiroj el Banu Tamim, kiu regis en Ifrikio, ĉefe sub la hegemonio de la abasida kalifo, dum ĉirkaŭ unu jarcento, ĝis iĝis elpovigita fare de la novo povo de Fatimidoj.
Aglabidoj En 800, la Abasida kalifo Harun al-Raŝid nomumis Ibrahim ibn al-Aglab, filo de Ĥorasana araba komandanto el la tribo Banu Tamim, kiel hereda Emiro de Ifrikio kiel reago al la anarkio kiu estis hegemonia en tiu provinco sekve al la falo de Muhalabidoj. Tiame estis eble 100,000 Araboj loĝantaj en Ifrikija, kvankam la Berberoj ankoraŭ konstituis la plej majoritaton.
Alĝerio Post apenaŭa rezistado fare de lokanoj, la araboj konkeris Alĝerion en la mezo de la 7a jarcento kaj granda nombro de la indiĝena popolo konvertiĝis al la nova religio. Post la falo de la Umajada Kaliflando, aperis nombraj lokaj dinastioj, kiaj la Aglabidoj, Almohadoj, Abdalŭadidoj, Ziridoj, Rustamidoj, Hammadidoj, Almoravidoj kaj Fatimidoj.
Alĝerio Antikva Alĝerio konis multajn imperiojn kaj dinastiojn, kiaj la antikvaj Numidianoj, Fenicianoj, Kartaganoj, Romianoj, Vandaloj, Bizancanoj, Umajidoj, Abasidoj, Idrisidoj, Aglabidoj, Rustamidoj, Fatimidoj, Ziridoj, Hammadidoj, Almoravidoj, Almohadoj, Otomanoj kaj la Franca kolonia imperio. Berberoj estas ĝenerale konsiderataj la indiĝenaj loĝantoj Alĝerio. Post la Araba konkero de Nordafriko, plej indiĝenaj loĝantoj estis arabigitaj; tiele, kvnkam plej alĝerianoj estas Berberoj origine, plej identigas sin kun araba identeco. Amase, alĝerianoj estas miksaĵo de Araboj kaj Berberoj kun iome da aldonaj elementoj el Turkoj, Sub-Saharaj Afrikanoj kaj Andalusanoj (popolo el suda Hispanio kiu migris post la reconquista).
Tripolio La islamaj araboj levis la urbon Oea al nova centro de la lando, kaj sekve la urbo transprenis la nomon de la regiono, "Tripolis". Dum la marbordaj urboj rapide estis konkerataj fare de la araboj, la berberoj en la malmarborda montaro daŭris ankaŭ sub la flago de islamo, kiam la berberaj triboj sub la gvidanto "Abu l-Ĥatab al-Mafiri" aliĝis al la ibadioj. Tripolio post la kolapso de la Abasida Kaliflando estis regata fare de la dinastioj de "aglabidoj" (800–909), "fatimidoj" (909–972), "ziridoj" (972–1027) kaj "hafsidoj" (1229–1510) beherrscht.
Abasida Kaliflando Ĉirkaŭ la 920-aj jaroj, la situacio plue ŝanĝis, ĉar Nordafriko perdiĝis por la Abasidoj. Ŝijaisma sekto kiu agnoskis nur la kvin unuajn Imamojn kaj markis siajn radikojn al filino de Muhammad nome Fatima ekkontrolis la teritoriojn de Idrisidoj kaj poste de Aglabidoj. Nomita la Fatimida dinastio, ili antaŭeniris al Egiptio en 969, establante sian ĉefurbon ĉe Fustat en Kairo, kion ili konstruis kiel fortikaĵan rifuĝejon de la ŝijaismaj doktrino kaj politiko. Ĉirkaŭ 1000 ili iĝis la ĉefa politika kaj ideologia defio al Sunaisma Islamo en la formo de Abasidoj. En tiu epoko tiu laste menciita ŝtato estis rompita en kelkaj gubernioj kiuj, kvankam agnoskante la kalifan aŭtoritatecon el Bagdado, faris ĉefe kion ili deziris, eĉ luktante unu kontraŭ alia. La kalifo mem estis sub 'protekto' de la Bujidaj Emiroj kiuj posedis la tutan Irako kaj okcidentan Iranon, kaj estis iel ŝijaismemaj.
Abasida Kaliflando Sub Harun ar-Raŝid (786–809) la evoluo enkondukita de liaj antaŭuloj atingis sian klimakson. Li estis nur meza kalifo, sed la veziraro de la persaj barmakidoj sekurigis la stabilecon de la imperio. Tamen post la perdo de Al Andalus (756) perdiĝis ankaŭ la kontrolo super Magrebo, kiam la idrisidoj, la rustamidoj kaj la aglabidoj atingis la faktan sendependecon disde la kaliflando. Malgraŭ la perdo de tiuj regionoj la imperio atingis en la 8-a kaj 9-a jarcentoj eksterordinaran ekonomian ekspansion, kiu evoluigis floran urban kulturon. Homoj de ĉiuj profesioj setlis en la novaj ekonomiaj centroj, riĉulojn kaj registaranojn atingis spekulativa febro. Post tiu sekvis konstrufebro por starigo de novaj palacoj, bazaroj kaj loĝejaj kvartaloj.
Abasida Kaliflando La Abasida Kaliflando unue centris sian registaron en Kufa, sed en 762 la kalifo Al-Mansur fondis la urbon Bagdado, norde de la sasanida ĉefurbo Ktesifono. La elekto de ĉefurbo tiom proksima al Persio mem respegulis kreskantan fidon en la persaj burokratoj, ĉefe de la Barmakida familio, por administracii la teritoriojn konkeritajn fare de arabaj islamanoj, same kiel la pliigantan inkludon de ne-arabaj islamanoj en la ummao. Spite tiun dekomencan kunlaboradon, la Abasidoj de la fino de la 8-a jarcento estis izolintaj kaj arabajn novkonvertitojn "maŭali" kaj iranajn burokratojn, kaj estis devigitaj lasi aŭtoritaton en Al-Andalus kaj Magrebo al la Umajidoj, en Maroko al la Idrisida dinastio, en Ifrikio al la Aglabidoj, kaj en Egiptio al la ŝijaisma kaliflando de Fatimidoj. La politika povo de kalifoj multe finis per la stariĝo de Bujidoj kaj la Selĝukaj Turkoj. Kvankam la Abasida hegemonio super la ampleksega Islama Imperio estis laŭgrade limigita al ceremonia religia funkcio, la dinastio retenis kontrolon super sia Mezopotamia teritorio. La ĉefurbo Bagdado iĝis centro de scienco, kulturo, filozofio kaj inventado dum la Islama Orepoko.
Abasida Kaliflando Laŭ la povo ŝanĝis el la Umajadoj al la Abasidoj, ankaŭ la arkitekturaj stiloj ŝanĝis. La kristanaj stiloj evoluis en stilo bazita plie sur la Sasanida Imperio uzante kotajn brikojn kaj bakitajn brikojn kun ĉizita stuko. Alia ĉefaj disvolviĝoj estas la kreado aŭ vasta pligrandigo de urboj laŭ ili iĝis ĉefurboj de imperio. Tio komenciĝis per la kreado de Bagdado, eke en 762, kio estis planita kiel enmuregigita urbo kun moskeo kaj palaco en la centro. La muregoj havos kvar elirpordegojn el la urbo. Al-Mansur, kiu estis responsa pri la kreado de Bagdado, planis ankaŭ la urbon de Ar-Raka, ĉe Eŭfrato. Finfine, en 836, al-Mu'tasim movis la ĉefurbon al nova loko kiun li kreis ĉe la Tigris, nome Samaro. Tiu urbo bezonis 60 laborjarojn, kun kurejoj kaj ĉasrezervejoj. Pro la seka malproksima naturo de la medio, kelkaj el la palacoj konstruitaj en tiu epoko, estis izolataj havenoj. Fortikaĵo Al-Uĥaidir estas fajna ekzemplo de tiu tipo de konstruaĵo kiu havas stalojn, loĝejajn kvartalojn, kaj moskeojn, kaj ĉio ĉirkaŭis internajn kortojn. Aliaj moskeoj de tiu epoko, kiaj la la Moskeo de Ibn Tulun, en Kairo, kaj la Granda Moskeo de Kajruano en Tunizio kvankam konstruita dum la Umajada dinastio, estis substance renovigita en la 9a jarcento. Tiu renovigo estis tiom etenda kiel rekonstruo, ĉefe en la plej apartaj lokoj de la islama mondo, en areo kiun la Aglabidoj kontrolis; tamen la stiloj uzitaj estis ĉefe de Abasidoj. Mezopotamio havas nur unu survivantan maŭzoleon el tiu epoko, en Samaro. Tiu oklatera kupolo estas la fina ripoza loko de al-Muntasir. Aliaj arkitekturaj plinovigoj kaj stiloj estis malmultaj, kiaj la kvarcentra arko, kaj kupolo starigita sur trumpoj. Malfeliĉe, multo perdiĝis pro la efemera naturo de stuko kaj brilaj kaheloj.