Top 10 similar words or synonyms for ĵazfesto

ĵaztagoj    0.765806

muzikfesto    0.685843

muzikstudo    0.684383

spontankoncerto    0.673331

jarŝanĝiĝo    0.660258

koncertaro    0.643302

fotoaparato    0.641136

benefickoncerto    0.640197

hænning    0.633454

ĵazfestivalo    0.633437

Top 30 analogous words or synonyms for ĵazfesto

Article Example
Ĵazfesto je Berlino Unua okazejo de la "Berliner Jazztage" estis la Berlina Filharmonio. Berendt povis inklinigi la radion kaj televidajn staciojn de ARD, la televidstacion ZDF, la subŝtaton Berlino kaj la federacian registaron al financado de ĵazfestivalo konceptita internacia. Al la unuaj Berlinaj Ĵaztagoj Martin Luther King sendis salutleteron, en kiu li elstarigis la forton de la ĵazmuziko kiel fortikigo de la usona movado por civitanaj rajtoj. Gravaj usonaj muzikistoj, kiuj estis pretertempe retiriĝintaj el la muziknegoco, ekz. Ornette Coleman, Charles Mingus kaj Gil Evans, elektis la Berlinajn Ĵaztagojn por sia reveno sur la scenejon. Ĵazrecenzisto Nat Hentoff esprimis, ke la Ĵaztagoj estas "„la ĉefa ĵazfestivalo de Eŭropo, se ne de la mondo“". En 1967 Berendt povis organizi la unuan mondmuzikan feston de ĵazo („Jazz Meets The World“), multinstrumentisto Don Cherry muzikis kun simfoniorkestro, okazis bosanovo-koncerto kaj ankaŭ koncerto nome "Jazz meets India" kaj en „Noon in Tunesia“ grupo da beduenaj-muzikistoj muzikis kun George Gruntz, Sahib Shihab, Jean-Luc Ponty, Eberhard Weber kaj Daniel Humair.
Ĵazfesto je Berlino En 1968 ekestis fondado de kontraŭ-aranĝo nome "Total Music Meeting", kiu entute prezentis liberan muzikon kaj eŭropajn muzikistojn. La posteulo de Berendt, George Gruntz, kiu inter 1970 kaj 1994 tenis la artan direktadon, pli kaj pli metis la pezocentron sur kunfandoĵazon kaj sur ĵazo kiel mondmuziko. Albert Mangelsdorff, arta direktisto ekde 1995 ĝis 2000, siaflanke koncentrigis ĝin sur eŭropaj evoluoj.
Ĵazfesto je Berlino La Ĵazfesto je Berlino (ge.: JazzFest Berlin) apartenas al la plej antikvaj kaj plej renomaj ĵazaj eventoj en Eŭropo. Fondata en 1964 fare de Joachim-Ernst Berendt je la nomo Berliner Jazztage, la festivalo havas la famon de progresema kaj egale tradiciema ĵazfestivalo kun eŭropaj trajtoj. Ĝi okazas ĉiujare en aŭtuno; la organizanto estas la organizaĵo "Berliner Festspiele" [Berlinaj Festivaloj].
Ĵazfesto je Berlino Ekde la 1990-aj jaroj la festivalo denove estis kritikata. Oni riproĉis, ke la formado de la programa orientiĝo lamas. Dum kiam Mangelsdorff sukcesis levi la kvaliton de la festivalo, oni riproĉis je Peter Schulze ajnecon.
Bill Evans (pianisto) Kun la bando de Miles Davis li prezentis junion de 1958 unuafoje je la Newport Jazz Festival, du monatojn poste je ĵazfesto de Columbia en la novjorka Plaza Hotel "(Jazz at the Plaza, Vol. 1)", je kio ekestis „spirraba“ unua koncertversio de "„My Funny Valentine“". „Evans jen igas klare per sia pianludo sian povon de romantismaj pianoimprovizadoj laŭ linia svingo.“
Nov-Orleano La urbo estas industria, distribua centro kaj grava havenurbo. Ĝi estas konata pro sia kultura heredaĵo (speciale franca, hispana, afrika kaj usona influoj), precipe rilate al muziko kaj kuirarto. Ĝi estas mondfama turisma celo danke al siaj multaj festivaloj kaj festadoj, el kiuj la plej notindaj estas "Mardi Gras" (aŭ la karnavalo de Antaŭfasta Mardo), "Jazz Fest" (aŭ Ĵazfesto), "Southern Decadence" (aŭ Suda Dekadenco), kaj pro Usona futbalo ĉe la stadiono "Superdome". La urbo situas ĉe la bordo de la rivero Misisipo, kiu ligas ĝin al la Golfo de Meksiko, kaj sude de la Lago "Pontchartrain" [PONĉartrejn] (aŭ esperante: Ponĉartrano).
Gonzalo Rubalcaba Jam dum la studon li muzikis kun Frank Emilio, Chucho Valdés, Paquito D'Rivera kaj Arturo Sandoval. En 1985 li prezentis sian propran bandon "Grupo Projecto" dum la Nordamara Ĵaz-Festivalo kaj la ĴazFesto Berlino, kun kiu li verkis pri kunfando de ĵazroko, bibopo kaj kuba son-muziko. Siajn unuajn sonregistraĵojn li faris en la Egrem-Studioj en Havano komence ĝis meze de la 80-aj jaroj (i. a. „Inicio“ – solopiano-albumo kaj „Concierto Negro“). Komence de 1986 li publikigis tri albumojn per la frankfurta diskeldonejo „Messidor“ kun sia Kuba Kvaropo: „Mi Gran Pasion“, „Live in Havana“, kaj „Giraldilla“. Ĉi tiuj registraĵoj montras lian temperamenton, lian virtuozecon kaj ke li tiutempe jam estis influita de ĵazo. La ĵazelementoj tiam ja estis eroj de sia muziko, sed li pli laboris per perkutado kaj ritmoj, do eroj de afrik-kuba tradicio.
Cat Anderson Novan ŝtupon de la karieroŝtuparo li surgrimpis en 1944, kiam li membriĝis en la Orkestro Duke Ellington. Li rapide fariĝis ĉefa ero de la elingtona sono. Anderson sciis ludi aron da diversaj jazstiloj, sed lia ludo en altegaj registroj estis lia rekonilo. Laŭ liaj propraj vortoj ĝi ekestis el tio, ke alia trumpetisto per sia ludo en altaj registroj delogis de li la junulinojn, kion Anderson esperis ĉesigi per tio, ke li mem ĉiam ludis tiel. Ekzistas filmdokumentoj, kiuj vidigas , kiel Anderson ludas solaĵon bone aŭdeblan sen mikrofonO, dum kiam la aliaj bandanoj ludas antaŭ unuopaj mikrofonoj. Li muzikis inter 1944 kaj 1949, ekde 1950 ĝis 1959 kaj inter 1961 ĝis 1971 ĉe Ellington, interrompite de periodoj, en kiuj li provis estri propran orkestron. En 1972 li prezentis je la ĵazfesto je Berlino kun la kvinopo de Charles Mingus („Perdido“).
Betty Carter Jam ekde 1953 ŝi verkis diskojn je propra nomo. Inter 1960 kaj 1963 ŝi plurfoje vojaĝis kun Ray Charles, kun kiu ŝi verkis en 1960 baladalbumon; famiĝis la duopo enesta en ĝi "Baby It’s Cold Outside". Por eduki siajn gefilojn ŝi reduktis dum la sekvaj jaroj sian muzikan aktivecon. Kun Sonny Rollins en 1963 ŝi koncertis en Japanujo kaj en 1964 en Anglujo. Sur pli grandan intereson trafis la albumo verkita en 1964, "Inside Betty Carter", akompanate de pianisto Harold Mabern. En 1970 ŝi fondis la diskeldonejon "Bet-Car Records", ĉe kiu sekvatempe aperis grandparto de ŝiaj albumoj. En 1976 ŝi festis triumfajn sukcesojn dum la Ĵazfesto je Berlino kaj la Belgrada Festivalo. Dum la venontaj jaroj ŝi faris kromajn koncertvojaĝojn tra Eŭropo kaj koncertis en koncertejo Carnegie Hall kaj plurfoje dum la Novporta Ĵazfestivalo. En 1979 Betty Carter apartenis al la steluloj de la festivalo "Virinoj en Ĵazo" je Romo; ŝia albumo "The Audience With Betty Carter" samjare verkita estis nomumata en 1981 por Premio Grammy.
Annie Ross Ekde 1957 ĝis sia malsano-kaŭzita eksiĝo en 1962 ŝi formis kune kun Dave Lambert kaj Jon Hendricks treege sukcesan kantotriopon, kiu flegis la teknikon de vokalizo, aparte konatigitan per "Twisted". Tio estis instrumentaj improvizaĵoj submetitaj per inteligentaj tekstoj kaj skatkante prezentataj. La unua albumo aperis en 1957, kaj en la sama jaro ŝi ekhavis solokontrakton kun diskeldonejo "World Pacific Records", el kiu ekestis la albumo "Annie Ross Sings a Song of Mulligan" (el 1958 kun Gerry Mulligan, Chet Baker, Art Farmer). Dum ŝia tempo en la kantotriopo sekvis ankoraŭ la albumoj "Gipsy" (el 1959, kun Buddy Bregman kaj lia bando) kaj "A Gasser !" (el 1959, en ĉiustelula ensemblo kun Zoot Sims). Kiel anstataŭanto por Ross Lambert enigis Yolandan Bavan en la triopon. Ross reiris al Londono, kie ŝi laboris kiel aktoro kaj kantisto. En 1965 ŝi fariĝis Anglujo kunsocietano de ĵazklubejo, en kiu ŝi mem prezentis. Kun Hendricks ŝi kunmuzikis denove fine de la 1960-aj jaroj kaj prezentis kun li kaj Georgie Fame, akompanate de Count Basie, en 1968 dum la Ĵazfesto je Berlino. En 1985 ŝi iris ree en Usonon kaj vivis en Novjorko.