Top 10 similar words or synonyms for ĉambrosonatoj

ĥoralaranĝaĵoj    0.806230

ĥoralpreludoj    0.801427

pianaj    0.800510

violonkonĉertoj    0.782067

okteto    0.776440

ofertorioj    0.775013

arĉtrioj    0.774943

klavarverkoj    0.774447

kvintetoj    0.772685

invencioj    0.772078

Top 30 analogous words or synonyms for ĉambrosonatoj

Article Example
Jan Dismas Zelenka Zelenka dankas sian remalkovriĝon en Ĉeĥio precipe al la muziksciencisto kaj flutisto Milan Munclinger. En 1959 li registrigis kune kun sia ensemblo Ars Rediviva por la firmao Supraphon unu el la ĉambrosonatoj (jam prezentita tamen en 1958 kadre de la"Ars rediviva"-koncertociklo). En 1964 sekvis la sondiskaj registradoj de pluaj triosonatoj, orkestroverkoj kaj en 1969 de la "Lamentationes Jeremiae Prophetae" (solistoj: Theo Altmeyer, Karel Berman, Nedda Casei; "Ars rediviva" direktita de Milan Munclinger), same por Supraphon.
Johann Caspar Kerll Kerll estis alte respektata de siaj samtempuloj: multaj el liaj verkoj estis publikita dum lia vivotempo many of his works were published during his lifetime. Precipe gravaj estas la multaj presitaj koncertmesoj, kolekto de motetoj kaj sakralaj koncertoj titolitaj "Delectus sacrarum cantionum" (Munkeno 1669) kaj "Modulatio organica super Magnificat octo ecclesiaticis tonis respondens" (Munkeno 1686), kiuj enhavas liturgian orgenmuzikon. Kerll ne estis speciale prospera komponisto, tial la transvivintaj verkoj relative malmultas. Multe el lia muziko malaperis, inkluzive 11 operoj (por kiuj le estis plej fama dumvive s), 25 ofertorioj, kvar mesoj, litanioj, ĉambrosonatoj kaj diversaj klavarverkoj.
Triosonato Direktodona por la kreado de la sekva komponista generacio pri la tipo de malfrubaroka triosonato („da chiesa“ ekleziaj sonatoj) estis la op. 1 (1681) kaj op. 3 de Arcangelo Corelli, kun la movimentŝanĝo malrapide-rapide-malrapide-rapide, tipa por la emilia violonskolo. La unuopaj movimentoj plejparte estas fugatoj, kiuj dumpasaĝe enplektas la basvoĉon. Liaj ĉambrosonatoj („da camera“) op. 2 kaj op. 4 (1695) komencas per malrapidaj „preludoj“, sekvataj de du ĝis tri dancmovimentoj (alemando, korento, sarabando, gavoto, ĝigo). Corelli rezignis je ĉi tiuj komponaĵoj elstaran virtuozecon, kio faras ilin interesa por amatoroj kaj proponas al la muzikisto multspecajn interpretajn eblecojn. Nur dum la vivotempo de Corelli ekzistis entute 78 represadoj de ĉi tiuj verkoj, kio konkludigas ilian eksterordinaran popularecon kaj egan disvastigon. La unua kolekto da instrumentaj verkoj de ina komponisto ĝenerale estas la op. 16 de Isabella Leonarda, aperinta en Bolonjo en 1693 kaj enhavanta 11 triosonatojn.
Triosonato Krome nomindas la komponaĵoj op. 2 atribuitaj al Georg Friedrich Händel (ĉi tiu verkaro, eldonita de Walsh en Londono, entenas tri fruajn verkojn, la t.n. „"Dresdener Sonaten"“). La ĉambrosonatoj op. 5 de Händel el 1739 ankaŭ ofte komenciĝas per "da–chiesa"–enkonduko, sekvata de pluraj dancmovimentoj. Malpli aktiva pri triosonatoj en malvasta senco estis Johann Sebastian Bach per la verkoj BWV 1039 kaj la triosonato el "Musikalisches Opfer", BWV 1079. La autoreco de la sonatoj BWV 1036-1038 ne estas sendube certigita. Li evoluigis specialan formon de triosonato por soloinstrumento kaj klaviceno, je kiu la klaviceno transprenis maldekstramane la basvoĉon kaj dekstramane la duan supravoĉon. Ekz. li komponis sonatojn por konĉertanta klaviceno kaj violono (BWV 1014-1019), fluto (BWV 1030–1032) kaj gambovjolo (1027–1029). Simile formitaj verkoj troviĝas en la galanta period ĉe Carl Philipp Emanuel Bach. Per la ses triosonatoj BWV 525-530 Johann Sebastian Bach transprenis la principon de triosonato ankaŭ sur la orgenon. Jan Dismas Zelenka, kiu agadis en Dresdeno, komponis ses triosonatojn (ZWV 181, eble 1721/22) por du hobojoj, fagoto kaj kontinua baso. Pro la memstara, virtuoza gvidado de la fagotvoĉo fakte temas pri verkoj por tri melodiaj voĉoj kaj kontinua baso, do pri kvartetoj.